Luroj

La Luroj estas etno vivanta en la okcidenta parto de Irano, en la historia regno LorestanoLuristano ("lando de la Luroj") de la antikva Persa Imperio rande de la Zagros-Montaro. En la nuntempa Islama Respubliko Irano tio korespondas al la provincoj Lorestano, Ilam kaj partoj de Fars kaj Ĥuzestan). Laŭ la etnologia raporto pri Irano[1] nuntempe ekzistas proksimume 2.600.000 Luroj.

Luroj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Laŭ sia deveno la Luroj apartenas al la iranaj popoloj, ilia vestomaniero similas al tiu de la malnovaj persaj triboj de antaŭ jarcentoj. La lingvaĵo de la Luroj estas dialektaro el la spektro de la irana lingvaro tre simila al la persa lingvo. La lingvo dividiĝas al du ĉefaj dialektaj grupoj: Lure Bozorg („pli granda lura lingvo“) en la sudo, parolata de la baĥtiaroj, kaj Lure Kuchik („pli eta lura lingvo“) en la nordo, parolata de la Luroj mem.

Ĝis la 20-a jarcento la plejparto de la Luroj vivis kiel nomadaj paŝtistoj, kun malgranda enurba malplimulto en la provinca ĉefurbo Ĥoramabad. Dum la regado de Reza Ŝaho Pahlavi kaj ties filo Mohammad Reza Pahlavi la Luroj estis subpremataj. La nomadoj estis devigitaj setliĝi kaj multaj el la tribaj gvidantoj estis ekzekutitaj, por politike kontroli la etnan malplimulton.

Famaj luroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti