Lussery-Villars

komunumo de Svislando

Lussery-Villars estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 392 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Lussery-Villars
Blazono de Lussery-Villars
Blazono de Lussery-Villars
Lussery-Villars
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 530101 / 165022 (mapo)46.6327777777786.5258333333333Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 32′ O; CH1903: 530101 / 165022 (mapo)
Nombro de loĝantoj 372
Areo 3,73 km²
Alteco 492 m super marnivelo
Poŝtkodo 1307
Komunumkodo 5487
Mapo de Lussery-Villars
Mapo de Lussery-Villars
Situa mapo de Lussery-Villars
vdr

Geografio redakti

La komunumo Villars-le-Terroir situas sude de la Ĵurasa Montaro sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando en okcidento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo ĉe la okcidenta flanko de la rivero Venoge, en distanco de proksimume 15 kilometroj nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano kaj 60 kilometroj nordoriente de Ĝenevo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Lussery kaj Villars-Lussery.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,73 km², de kiuj 7,8% estas kovritaj de arbaro, 83,9% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Lussery-Villars limas en nordo al Eclépens, en oriento al Daillens, en sudo al Penthalaz, en sudokcidento al Cossonay, en okcidento al Dizy, kaj en nordokcidento al La Sarraz.

Trafiko redakti

Oriente de la komunumo pasas la kantona ĉefvojo nr-o 9 de Laŭzano al Vallorbe. De la kantona ĉefvojo konekta vojo kondukas tra la komunumo al Eclépens kaj alia vojo kondukas de la komunumocentro al Penthalaz. Pere de buslinio al Cossonay-Gare la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo estis fondita la 1-an de januaro 1999 pere de kunigo de la iama komunumoj Lussery kaj Villars-Lussery.

La unua dokumenta mencio de Lussery datiĝas el la jaro 1147 kiel Luseri. Dum mezepoko la Katedrala Kapitolo de Laŭzano posedis bienojn en Lussery. En la 13-a jarcento Lussery kaj Villars-Lussery estis kunigita al senjoruj, kiu apartenis unue al la familio de Jouŭ, poste al la familio de Ligerz, tiam al la Sinjoroj de Aubonne kaj fine al la familio de Gingnis. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Lussery kaj Villars-Lussery apartenis al la Voktejo Morges. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 la intertempe kunigita komunumo estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

La unua dokumenta mencio de Villars-Lussery datiĝas el la jaro 1377 kiel Villar proche Lŭurie. Sian historian sorton Villars-Lussery dividis kun Lussery.[4]

Vidindaĵoj redakti

Apud la rivero Venoge situas malnova akvomuelejo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti