Luterana preĝejo (Rákosliget)

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákosliget.

Luterana preĝejo de
Rákosliget
Luterana preĝejo en Rákosliget
Luterana preĝejo en Rákosliget
Luterana kirko • kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Rákosmente
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 1932
Konsekrinto episkopo Sándor Raffay
Arkitektura priskribo
Konstruado 1932–1932
Specifo
Enhaveco 120 sidlokoj
Longo 16 m
Larĝo 8 m
Alto 16 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua meso okazis en la tiama vilaĝo Rákosliget en 1905, en la sekva jaro luterana grupo fondiĝis. La preĝejo estis konstruita en la fruaj 1930-aj jaroj dum duonjaro. Ekde 1941 la domo de luteranoj estis uzata.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola havanta unun kvadratan turon super la enirejo kaj po unu navon, sakristion kaj absidon. La turo havas 2 sonorilojn. Super la enirejo estas surskribo: "Estas forta fortikaĵo nia Dio". La altaro estis skulptita el ligno, la bildo prezentas Jesuon saniganta blindulon. La benkoj estas pentritaj je hungarecaj motivoj. Ĉe la enirejo galerio situas, kie nova elektronika muzikilo funkcias. La plafono estas kovrita per ligno. La predikejo estas alirebla nur el la sakristio.

Fontoj redakti