Lutrenoj (komune Lutro) estas malgranda rabobesto kun naĝhaŭto inter la piedfingroj kiu vivas ĉe riveroj kaj lagoj kaj manĝas fiŝojn. Ĝia tre valora felo havas densan, elastan, brilan brunan ĝis malhelbrunan hararon. Lutroj vivas en Eŭropo, Azio, Norda Afriko kaj Ameriko. Dum subakviĝo ĝi kapablas fermi oreltruojn kaj naztruojn, la felo rezistas kontraŭ la akvo. La longa vosto servas kiel stirilo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lutro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Musteledoj Mustelidae
Subfamilio: Lutrinae
Genroj

Amblonyx
Aonyx
Enhydra
Lontra
Lutra
Lutrogale
Pteronura

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tipa lutro mezuras 120 - 150 cm (el kio 40 - 45 cm estas la vosto) kaj pezas 15 kg. Piedoj estas mallongaj kaj dum naĝado laboras ĉefe la postaj. La rapidecon altigas la serpentuma korpomovo, tial lutro kapablas kapti fiŝojn. Ĝi kapablas je unu enspiro naĝi sub la akvo 6 minutojn, bone ĝi vidas kaj en kotaj akvoj ĝi orientiĝas danke al sentemaj nazharoj. Ĝi manĝas ne nur fiŝojn, sed ankaŭ kankrojn, ranojn, okaze eĉ birdojn kaj ovojn. Fiŝkaptistoj lutrojn ne ŝatas.

El bordoj la lutroj elfosas por si koridorojn, kies enirejo estas sub la akvo, sed la koridoro direktiĝas oblikve supren kaj finiĝas super la akvonivelo per sferforma kavo kun perpendikla aeruma truo. Oni supozas, ke lutroj pariĝas dum la tuta jaro, gravedeco daŭras 60 tagojn, samtempe naskiĝas 2 ĝis 4 lutridoj, kiuj post monato malfermas la okulojn. Lutro emas ludi eĉ post kiam ili estas plenkreskaj, onidire ili estas inter la raraj, kun la homoj, kiuj tion faras. Malsovaĝigita lutro kapablas esti aminda hejma amiko. Estas eŭroaziaj lutroj (azia malgrandunga lutro) kaj amerikaj lutroj. Amerikaj lutroj vivas ekde Alasko ĝis Ĉilio:

Specioj redakti

Eŭropa lutro redakti

La Eŭropa lutro (Lutra lutra) estas preskaŭ minacata, ĉar ĝis bezonas riverojn kun ne poluata akvo.

Azia lutro redakti

La Mildmantela lutro (Lutrogale perspicillataLutra perspicillata) estas specio de lutro kiu vivas en plej el la Hindia subkontinento kaj de Sudorienta Azio, kun disaparta populacio en Irako. Ĝi estis listita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo ekde 1996 kaj estas minacata pro habitatoperdo, poluado de humidejoj kaj ŝtelĉasado pro eksterleĝa komerco de naturo.

Nordamerika lutro redakti

La Kanada lutro (Lontra canadensis) vivis preskaŭ en tuta Alasko, Kanado kaj en Usono, sed pro ĉasado kaj detruo de ĝia habitato ĝi malaperis en la nordorienta kaj sudorienta partoj de Usono.

Sudamerika lutro redakti

La Sudamerika lutro (Lontra longicaudis) disvastiĝas ekde Meksiko ĝis Urugvajo kaj Argentino. Ĝi vivas proksime al riveroj kaj lagoj, sed estas nune rara en kelkaj regionoj pro habitatodetruo. Estas ankaŭ Brazila lutro, Pteronura brasiliensis.

Suda lutro redakti

La Suda lutro (Lontra provocax) vivas en Ĉilio kaj en Argentino. Pro ofta ĉasado tiu specio malplivastiĝas al Fajrolando. La Suda lutro estas laŭ IUCN minacata specio.

Mar-lutro redakti

Vidu Mara lutro (Lontra felina).

Vidu Mar-lutro (Enhydra lutris).

Kurtunga lutro redakti

Vidu Kurtunga lutro (Amblonyx cinereus)


Eksteraj ligiloj redakti