Mang Jing estas ĉina filmo aperinta en 2003. Unua reĝisoro de LI Yan, kiu kutimis la dokumentajn filmojn, ĝi rakontas sen koncedoj aŭ artifikaĵoj la nuntempaj vivoj de ĉinaj ministoj. La filmo, ĉiam ĝusta sed tamen interesega kaj suspenca, gajnis multajn premiojn (Arĝentan urson en la Berlinale, preskaŭ ĉiajn premiojn en la franca Festivalo de Deauville) kaj unuvoĉajn kritikojn. Sed diro de vero, ofta danĝero, kaj ĉinaj aŭtoritatoj malpermesis la kina apero de la filmo kaj prohibis LI Yan plureĝisori en Ĉinio.

Blinda Ŝakto
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titolo Mángjǐng
Produktadlando Ĉinio, Hongkongo
Originala lingvo norma ĉina lingvo
Kina aperdato 12-a de februaro 2003 (Berlinale)
Daŭro 1h32
Ĝenro Dramo
Kameraado Liu Yonghong
Buĝeto ???
Reĝisoro(j) LI Yan
Produktisto(j) LI Yan
Scenaro LI Yan
Laŭ la verko de Shen Mu (Sankta Ligno) de LIU Qingbang
Filmita en Ĉinio (Hubejo, Ŝenŝjio)
Loko de rakonto Ĉinio
Muziko de Zhang Yadong
Rolantoj Li Yixiang • Wang Baoqiang
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj ---
Produktinta firmao Tang Splendour Films Limited, (Hongkongo)
Distribuo Ocean Films
IMDb
vdr

Komenco redakti

Vintras en norda ĉinio, je la limo inter Hubejo kaj Ŝenŝjio, Song kaj Tang estas faronta malfacilan taskon, en la karbminejo. Chaolu, tutnova laboristo ilin akompanas. Profunde en la ŝakto, kiam la tri homoj retroviĝas solaj, Song kaj Tang mortigas Chaolu per pioĉo, kaj konsekvence okazigas falego en la mino dum ili rapide supreniras. Alvenante je la surfaco, ili simulas afliktegon pro la morto de tiu kiun ili asertas esti la frato de Tang, kaj postulas monkompenso. Timante ke la polico malkovras la mina ekzistado, la ĉefo kontentigas ilian demandon. Post la enspezo de la mono kiun ili sendas al siaj familioj, ili ekserĉas novan "parencon". Kaj jen ili renkontas Fengming, simpatia virjunulo kiu malespere stare atendadas por laboro. Tang provas lin varbi, sed Song ne konsentas, ĉar la viktimo aĝas kiel sia propra filo.

Ĉefrolantoj redakti

 

Eksteraj ligiloj redakti