Mány [mAnj] estas minista vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Bicske.

Kalvinana preĝejo en Mány

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo inter Zsámbék-Bicske, aŭtoŝoseo M1 inter Budapeŝto kaj Vieno estas proksime.

Historio redakti

Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Poste laŭ strategio de Habsburgoj ĉirkaŭ Buda germanoj-ŝvaboj setlis. En 1787 postbaroka katolika preĝejo, en 1816 kalvinana baroka-klasikisma preĝejo konstruiĝis. En 1945 por Budapeŝto okazis gravaj bataloj, la vilaĝo ruiniĝis. En 1946 la ŝvaboj deportiĝis al Germanio, alvenis hungaraj deportitoj el Ĉeĥoslovakio. En 1960 kolĥozo pri Paco formiĝis. Ekde 1987 karbonominejo funkcias.

La vilaĝo havas germanan kaj ciganan aŭtonomiojn.

Vidindaĵoj redakti