Márta Fenyő
Márta Fenyő [fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Fenyő Márta Katalin estas hungara fizikisto, inventisto.
Márta Fenyő | |
---|---|
Márta Fenyő | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1946 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Eötvös József Gimnázium (Budapest) • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Márta Fenyő[1] naskiĝis la 8-an de junio 1946 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Márta Fenyő maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1969. Dum studado ŝi ricevis stipendion de fabriko pri medicinaj maŝinoj, tial post la diplomo ŝi laboris en tiu fabriko. Ŝi faris pli bonan rentgenan foton por la diagnozo. Inter 1978 kaj 1981 ŝi laboris kaj plustudis en biofizika instituto de Medicina Universitato Semmelweis, kie ŝi okupiĝis pri lasero. En 1990 li establis privatan medicinan kuracejon, kie ŝi sanigis pacientojn per polarizado. En 2004 ŝi ricevis patenton pri lito kun polarizado. Ŝi ricevis premiojn inter 1985 - 2006.
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto[rompita ligilo]
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj redakti
- ↑ http://fenyomarta.hu/rolam/ Arkivigite je 2019-09-22 per la retarkivo Wayback Machine