Márta Pán

hungardevena franca abstrakta skulptistino (1923-2008)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Marta

Márta Pán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pán Márta, konata ofte laŭ simpla abozo Marta Pan estis hungardevena franca abstrakta skulptistino. Skulptaĵoj de Pán temas pri ekvilibro, simetrio kaj geometrio. Ŝia familia nomvarianto estis Neumann.

Márta Pán
Márta Pán
Márta Pán
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1923 (1923-06-12)
en Budapeŝto
Morto 12-an de oktobro 2008 (2008-10-12) (85-jaraĝa)
en Fontenay-lès-Briis
Lingvoj francahungara
Ŝtataneco HungarioFrancio
Familio
Edz(in)o André Wogenscky
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
Verkoj Signe infini
Sculpture
Fontaine-labyrinthe
TTT
Retejo https://www.pan-wogenscky.com/
vdr
Flosanta skulptaĵo fare de Márta Pán en 1961 el poliestero

Márta Pán [1] naskiĝis la 12-an de junio 1923 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de oktobro 2008 en Parizo.

Biografio redakti

Márta Pán lernis pentradon kaj skulptadon en sia naskiĝurbo en privata arta lernejo de Tibor Gallé kaj István Örkényi Strasser, poste ŝi studis en Hungara Belarta Altlernejo en 1946. Ŝia ĉefinstruisto estis Pál Pátzay. En la sekva jaro ŝi vojaĝis al Parizo, kie ŝi konatiĝis kun Constantin Brâncuși kaj Fernand Léger. En 1952 ŝi geedziĝis kun André Wogenscky, kiu estis asistanto de Le Corbusier. Samtempe ŝi ricevis francan naciecon. Ŝi ankaŭ laboris iom al Le Corbusier, ŝiaj fruaj skulptaĵoj estis altagrade influitaj per la arkitekturo de Le Corbusier. Baldaŭ ŝi kreis ne nur skulptaĵojn, sed abstraktajn ornamaĵojn por konstruaĵoj. Ŝi kunlaboris ekzemple kun Oscar Niemeyer.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Parizo (1950, 1968, 1996
  • Nantes (1957)
  • Londono (1964)
  • Arthalo Budapeŝto (1982)
  • Prago (1987)
  • Tokio (1996)
  • Ĝenevo (2000)

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti