Márton BORKOVICS [borkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borkovics Márton estis kroata-hungaria katolika pastro, ĉefepiskopo, episkopo, monaĥo. Lia familia nomformo estis ankaŭ Borkovich.

Márton Borkovics
hungara ĉefepiskopo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1596 (1596-11-30)
Morto 30-an de novembro 1686 (1686-11-30) (90-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo monaĥo • katolika episkopo vd
Episkopo de Zagrebo
Ĉefepiskopo de Kalocsa
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Márton Borkovics [1] naskiĝis en 1597 en Kroatio, en Zagrebo (historia departemento). Li mortis la 31-an de oktobro 1687 en Zagrebo.

Biografio redakti

Márton Borkovics komence lernis en Zagrebo, poste li aliĝis al paŭlanoj en 1627 en Lepoglava, kie li akceptiĝis monaĥo post 2 jaroj. En 1631 li plulernis ĉe jezuitoj, fine li plulernis en Romo. En 1636 li hejmenvenis jam kiel pastro kaj komence li predikis en Lepoglava. En 1646 li vizitis la monaĥejojn en Pollando. Baldaŭe li ricevis diversajn titolojn kaj postenojn, en 1664. Post 3 jaroj li gvidis la hungarajn paŭlanojn, krome en la sekva jaro li iĝis episkopo en Zagrebo. En 1669 li vane petis indulgon por Petar Zrinski. En la sekva jaro li estis vicbanuso. En 1686 li ricevis la ĉefepiskopan seĝon de Kalocsa, sed li daŭre okupis la episkopan seĝon en Zagrebo.

Fontoj redakti