Márton Czelder

hungara kalvinana pastro

CZELDER Márton (celder) estis hungara reformita pastro, misiisto, eklezia verkisto, redaktoro naskiĝinta en Ugornya la 11-an de novembro 1833 kaj mortinta en Nagybánya la 23-an de aŭgusto 1889.

Kariero redakti

Czelder estis mezlernanto en Sárospatak kaj 15 aĝe li partoprenis en la hungara liberecbatalo de 1848-1849. Poste li estis helpinstruisto en Nagyrozvágy, en 1857 helppastro en Losonc. En 1857 oni ordonis lin pastro. En 1860 li estis por dek jaroj en Rumanio inter la elmigrintoj hungaroj kaj organizis ekleziejojn kaj lernejojn (Piteşti, Ploieşti, Szászkút, Galaţi, Brăila, Călăraşi, Focşani, Craiova ktp.). En 1871 li revenis kaj estis pastro en Felsőbánya, en 1884 en Kecskemét. Li redaktis la ekleziajn gazetojn Missziói Lapok (1866), Magyar Protestáns Egyházi és Iskolai Figyelő (1879-1887), Evangéliumi Lelkészi Tár (1880-1889), Vasárnap (1880-1888).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon