Márton Horváth
Márton Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Márton estis hungara vitroartisto, altlerneja instruisto.
Márton Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1941 en Csabrendek |
Morto | 8-an de marto 2013 (71-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | glass artist • akademiulo |
Márton Horváth [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1941 en Csabrendek, li mortis la 8-an de marto 2013.
Biografio redakti
Márton Horváth studis en Industriarta Altlernejo inter 1968-1973. Liaj plej gravaj instruistoj estis Frigyes Pogány, György Z. Gács kaj Lajos Szabó (pentristo). Li ekinstruis en la altlernejo en 1976, li akiris sciencan gradon PhD en 1982. Li kreis ankaŭ diversajn vazojn, ujojn, ingojn, ornamaĵojn el vitroj. En 1989 li kreis novan lumigadan sistemon helpe de vitroj, tiun li transdonis al vitrouzino en Tokod. Li ricevis stipendion en 1999, premiojn inter 1973-1989.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1974, 1981, 1987, 1996, 2003)
- Orienta Berlino (1975)
- Arthalo Budapeŝto (1975)
- Helsinko (1988)
- Szentendre (1991)
- Esztergom (1998)
- Isaszeg (2005)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
Elektitaj simpozioj redakti
- Pécs (1985)
- Ajka (1990)
- Bárdudvarnok (1991-2004)
- Keszthely (2004)
Elektitaj vitroartaĵoj redakti
- Lumigado en esplorinstituto en Tihany (1985)
- Lumigado en Teatro Petőfi (Veszprém) (1986)
- Lumigado en Preĝejo Hungaraj Sanktuloj (Budapeŝto) (1997)
Lia libro redakti
- Láz-ul-ások, Válogatott üvegeim-szövegeim. (Budapeŝto, 2004)