Márton Voith [vojt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Voith Márton estis hungara inĝeniero pri metalurgio. Li havis armenajn radikojn.

Márton Voith
Márton Voith
Márton Voith
Persona informo
Naskonomo Voith Márton
Naskiĝo la  6-an de januaro 1934(nun 1934-01-06)
en Hungario Komádi (Hungario)
Morto 4-an de oktobro 2018 (2018-10-04)
en Miskolc
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Márton Voith [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1934 en Komádi, li mortis la 4-an de oktobro 2018 en Miskolc.

Biografio redakti

Márton Voith abiturientis en Miskolc en 1952, poste li estis ferlaboristo, pli poste li akiris diplomojn en Pezindustria Universitato (1957) kaj Teknika Universitato de Budapeŝto (1963). Intertempe en 1957 li iĝis asistanto de Universitato de Miskolc, poste li estis docento. En 1967 li doktoriĝis en la universitato, li kandidatiĝis en 1977, li doktoriĝis en 1984 antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li estis dekano inter 1986-1989 kaj 1991-1995, katedrestro inter 1987-1999. En 2006 li pensiuliĝis. Li ricevis diversajn premiojn inter 1969-1996.

Elektitaj sciencaj publikaĵoj redakti

  • A pilgerhengerlés teljesítményszükségletének pontosabb meghatározása (1967)
  • A sík szalagfekvést biztosító hidegszalaghengerlési technológia optimalizálása (1977)
  • A hőmérsékleti hatások figyelembe vétele a képlékenyalakító technológiák optimalizálásakor (1984)
  • A képlékenyalakítás elmélete. Nagy alakváltozások tana. (1998, studenta lernolibro)
  • Az acélbuga melegítés modellje léptetőgerendás kemencében (2002, kun aliaj)

Fontoj redakti