Máté Kornél Hell

Máté Kornél HELL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hell Máté Kornél estis germana hungaria teknikisto-ministo, inventisto. Lia origina familia nomo estis Höll. Liaj pli famaj filoj estis József Károly Hell kaj Miksa Hell.

Máté Kornél Hell
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1653 (1653-04-11)
en Ostrov
Morto 4-an de novembro 1743 (1743-11-04) (90-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infanoj József Károly HellMiksa Hell
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Máté Kornél Hell [1] naskiĝis en 1650 en Ĉeĥio en Schlackenwerth (nuntempe Ostrov (distrikto Karlovy Vary)). Li mortis la 4-an de novembro 1743 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Máté Kornél Hell lernis en minejoj de Ĉeĥio, li translokiĝis al Hungarlando en 1694. En Supra Hungarujo li okupiĝis ĉefe pri forigo de akvoj en la minejoj. Li kontraŭstaris likvidojn de la minejoj fare de Francisko Rákóczi la 2-a kaj Jozefo la 1-a (Sankta Romia Imperio) en la jaroj 1707 kaj 1712. Li edziĝis dufoje, resume li havis 22 gefilojn. Li aĝis 87, kiam li forlasis sian oficejon.

Elektitaj inventoj redakti

  • ĉevaltira akvolevilo
  • sistemo de akvokolektaj lagoj (1699)
  • stanga akvarada pumpilo (1711)
  • speciala lifto uzataj en plena Eŭropo

Fontoj redakti