Máté MAJOR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Major Máté estis hungara inĝeniero, arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1960).

Máté Major
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1904 (1904-08-03)
en Baja
Morto 14-an de aprilo 1986 (1986-04-14) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Loĝdomo fare de Máté Major

Máté Major [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1904 en Baja. Li mortis la 14-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Máté Major frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto. Inter 1927-1936 li laboris en privataj arkitektaj firmaoj, poste li havis ŝtatan postenon. Li dekomence planis tiutempe modernajn loĝdomojn. En 1933 li aliĝis al komunistoj. Post la 2-a mondmilito li precipe instruis en universitato en Budapeŝto (li estis dekano, krome katedrestro inter 1949-1971), sed escepte li planis kolonion en Tatabánya. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste memormedalon kaj aliajn premiojn.

Liaj planitaj domoj redakti

  • modernaj pluretaĝaj loĝdomoj en Budapeŝto
  • kolonio por laboristoj en Tatabánya

Verkaro (elekto) redakti

  • Az épülő kommunizmus képzőművészete (Arto de la konstruata komunismo), (1953)
  • Tíz esztendő magyar építészete (Jardeko de la hungara arkitekto), 1957)
  • Bevezetés az építészettörténethez (Enkonduko al la arkitektohistorio), (1964)
  • Amerigo Tot (1971)
  • Egy gyermekkor és a kisváros emléke (1973) - membiografio
  • Férfikor Budapesten (1978) - membiografio
  • Mindig megújuló építészet (Ĉiam renoviĝanta arkitekto), (1985)

Fontoj redakti