Mátyás Antal Markovics

Mátyás Antal Markovics [mAtjAŝ markoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markovics Mátyás Antal estis hungara juristo, juĝisto, profesoro.

Mátyás Antal Markovics [1][rompita ligilo] naskiĝis la 4-an de septembro 1751 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de julio 1832 en Pest.

Biografio redakti

Mátyás Antal Markovics frekventis piaristan gimnazion, poste li studis filozofion en sia naskiĝurbo, fine li lernis juron en Vieno. Post mallonga jurista posteno li komencis instrui en Reĝa Universitato de Nagyszombat. En 1776 li doktoriĝis, poste li instruis plu en jura akademio de Győr. Inter 1780 kaj 1806 li instruis eklezian juron en la menciita universitato, kiu tiam funkciis jam en Buda, post jaroj jam en Pest. Li estis dekano, poste en la studjaroj 1789 kaj 1801 rektoro [2]. En 1791 li nobeliĝis, en 1802 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li estis ankaŭ gvidanto de la universitata presejo inter 1780-1830, depost 1806 ankaŭ juĝisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Dissertatio inauguralis juridica de fontibus juris hungarici, quam exantlatis ex omnigena jurisprudentia rigorosis examinibus… (1776)
  • Principia juris ecclesiastici regni Hungariae (1786)

Fontoj redakti