Mátyás Mohácsy [mAtjAŝ mohAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohácsy Mátyás estis hungara agronomo, profesoro. Lia origina familia nomo estis Machács.

Mátyás Mohácsy
Busto pri Mátyás Mohácsy
Busto pri Mátyás Mohácsy
Persona informo
Naskonomo Mahács Mátyás
Naskiĝo 12-an de marto 1881 (1881-03-12)
en Békéscsaba
Morto 6-an de aprilo 1970 (1970-04-06) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo akademiulo • botanikisto • universitata instruisto
vdr

Mátyás Mohácsy [1] naskiĝis la 12-an de marto 1881 en Békéscsaba. Li mortis la 6-an de aprilo 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mátyás Mohácsy frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en hortikultura lernejo en 1900. Inter 1901 kaj 1911 li studvojaĝis al Svislando, Germanio, Britio, Francio, Usono. Hejmenveninta li instruis en la menciita hortikultura lernejo, en 1914 li havis postenon en la agrikultura ministerio. En la sama jaro li soldatiĝis, poste li iĝis militkaptito ĝis 1920. Hejmenveninta li instruis plu en la lernejo, kie li iĝis lernejestro en 1930. En 1943 li estis nomumita profesoro en la ĝardena kaj vita altlernejo, en 1945 dekano, en 1948 rektoro en la agrikultura universitato. En 1949 li iniciatis fondon de agrikultura esplora instituto, poste li pensiuliĝis, sed li ne ripozis, li verkis artikolojn. Li kandidatiĝis en 1952, li doktoriĝis en 1957 antaŭ Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Gyakorlati gyümölcstermesztés (1922)
  • Gyümölcstermesztés és értékesítés (1929)
  • Dió-, mandula-, mogyoró- és gesztenyetermesztés (1936)
  • Gyümölcstermesztés kézikönyve (1951)
  • Cseresznye- és meggytermesztés (1956, 1959)
  • A gyümölcs útja a fától a fogyasztóig (1963)
  • A gyümölcsfák metszésének kézikönyve (1968)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti