Männerherzen (en Esperanto: "viraj koroj") estas germanlingva filma komedio realigita de la reĝisoro Simon Verhoeven. La kineja filmo, kunmetita el multaj epizodoj de pluraj paralelaj rakontoj, vidigas interalie la aktorojn Christian Ulmen, Nadja Uhl kaj Til Schweiger. Ĝi prezentiĝis al la publiko la 8-an de oktobro 2009. Temas pri kvin tre diversspecaj viroj en Berlino, kies vivoj interplektiĝas.

Viraj koroj
filmo
Originala titolo Männerherzen
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato la 8-an de oktobro 2009
Daŭro 107 minutoj
Ĝenro romantika filma komedio
Kameraado Jo Heim
Reĝisoro(j) Simon Verhoeven
Produktisto(j) Quirin Berg
Scenaro Simon Verhoeven
Filmita en Germanio (urbo Berlino)
Loko de rakonto Berlino
Muziko de Simon Verhoeven
Ĉefrolantoj
Produktinta firmao Warner Bros.
IMDb
vdr

La filma komedio en la restaj semajnoj de la jaro 2009 estis spektita fare de 5 milionoj da homoj en Germanio, kaj iĝis la kvina plej sukcesas kineja filmo tiujara en la produktolando. Aldoniĝas la spektantoj en la najbaraj (parte) germanlingvaj ŝtatoj Aŭstrio, Svisio kaj Belgio, kaj en negermanlingvaj landoj. Ĝi interalie ricevis la filmajn premiojn Bayerischer Filmpreis kaj Jupiter. Daŭrigo de la filmo, nomata Männerherzen … und die ganz ganz große Liebe ("viraj koroj … kaj la tute tute granda amo"), publike ekprezentiĝis la 15-an de septembro 2011.

Enhavo redakti

En sporta studio centre de Berlino trejniĝas kvin laŭtipe tute malsamaj viroj.

La sporteca kaj donĵuana muzikoproduktisto Jerome [ĵerom], kiu malgraŭ privata malŝato produktu kompaktdiskon de la narcisma geja popmuzika kantisto Bruce Berger [Brus Beaga], apenaŭ sukcesas kunordigi siajn multajn mallongajn amaferojn, sed fakte havas emocie malplenan vivon sen konscii pri tio. Li povus iĝi riĉulo se li sukcesus plu produkti la kiĉajn popmuzikaĵojn de Bruce, sed malfacilas kaŝi sian privatan malŝaton. En kverelo li ofendas la kantiston, poste devas pardonpeti per romantika manskribita letero, kaj Bruce tiom kortuŝiĝas de la leteraj frazoj pri amikeco, ke li decidas ekloĝi en la apartamento de Jerome - la produktisto estas ŝokata de tiu entrudiĝo, sed sentas sin devigata toleri ĝin por ne redanĝerigi la rilaton al la facilege ofendiĝema artisto.

La ĥaosa kaj profesie tute nesukcesa junulo Phillipp [filip] ekscias ke lia amikino Nina gravedas. Li revas pri estontaj profesiaj sukcesoj, ne havas laborpostenon kaj ne trovas krediton por ekologia rapidrestoracio, per kiu li volus karieri. Li plenas je timo ke la amikino povus forlasi lin kaj partneriĝi kun konatulo kiu sukcese starigis sportan entreprenon en Aŭstralio.

Niklas, sukcesa, bonaspekta fakulo pri varbado, planas la nupton kun sia amikino Laura, sed ekpanikas pro la konservativa perspektivo de sia plua vivo kaj sekve amindumas kun la signife pli juna sportinstruistino Maria, kiu revas pri filmaktorina kariero. Laura ekscias pri la trompo kaj disiĝas, kaj Niklas, kies fikse planita viva plano subite devojiĝis, seniluziigite ebriiĝas en festo ĉe najbaro Jerome.

La metroŝoforo Roland [rolant] estis forlasita de sia edzino, kaj senespere provas reakiri ŝian amon kaj la familian idilion de kvin-jara fileto. Laŭ ekstera aspekto severa, kun tensia mieno, kvazaŭ tuj eksplodonta, li interne tristegas pro la maljuniĝo kaj supozeble baldaŭa perdo de la sola plia parenco - lia patro en maljunula flegejo. Li konvinkas la stacian flegistinon repermesi al la patro la bakadon de biskvitoj, kio reportas al la ĉionforgesanta maljunulo iom da malnovaj memoraĵoj kaj da psika viglo. Post tragika akcidento dum la ŝofora laboro, Roland tre facile koleriĝas kaj tendencas je agresaj erupcioj.

La malsportema kaj pro trobabilado iom nerva ŝtatoficisto Günther ankoraŭ ne trovis virinon kiu enamiĝus al li. Li enamiĝas al Susanne, la eks-edzino de Roland, pri kiu la eks-edzo ja ankoraŭ batalas. Komence Susanne kontraŭas la ĝermantan amon al Günther, ĉar ŝi timas ke la ĵaluza eksedzo povus serioze vundi aŭ eĉ mortigi la novan amaton. Günther frustriĝas, kaj malbonhumure malpermesas la nun malfermiĝantan ekologian rapidmanĝejon de Philipp, kio por Philipp estas la definitiva financa fiasko. Kiam Roland vere trovas la novan paron en la zoologia ĝardeno, li ĵetas la konkuranton en la krokodilan basenon, kaj nur mirakle Günther pretervivas la atencon. Dum Roland enkarceriĝas, Susanne esprimas sian amon al la "heroo" Günther kaj tiu bonetose tamen permesas la restoracion de Philipp. Tiu, savita el private financa fiasko, konfesas sian amon al Nina kaj la duopo kune vivtenos la restoracion. La fianĉino Laura fine pardonas al la amato Niklas kaj la duopo kune ekas al aventura dorsosaka vojaĝo, kaj eĉ Roland ricevas iom da kora varmo, ĉar la flegistino de la intertempe mortinta patro de Roland skribas al li subtenajn kaj bonkorajn leterojn al la karcera ĉelo.

Kaj Jerome konfesas al Bruce ke li ne eltenas ties muzikon, sed intertempe home ekaprezis la muzikiston kaj ne plu toleras mensogi al li pseŭdoentuziasmon. Bruce ŝatas tiun sinceron, kaj instigas al Jerome vojaĝi al la infanaĝa vilaĝo en Hesio por retrovi sian tutvive solan grandan amon - la intertempe geedziĝintan kaj divorciĝintan Melanie.

Sen ke la fino ŝajnus troigite kiĉa kaj romantikisma (kion eblus pensi je legado de la sobra resumo de la filme ĥaosa enhavo), ĉiuj personaĵoj komence emocie perdiĝintaj en la urbego do fine trovas sian privatan feliĉon. La filmaj scenoj estas foje embarasaj, ofte situacie amuzaj, kaj transportas densan gamon da emocioj kio fine lasas kortuŝan impreson.

Eksteraj ligiloj redakti