Mónika Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Mónika estas hungara violonisto, muzikinstruisto. Ŝi specialiĝis pri la malnova muziko, tio estas el la mezepoko tra renesanco kaj baroko ĝis klasikismo de Vieno, ŝi plej ofte recitalas barokan muzikon.

Mónika Tóth
Mónika Tóth
Mónika Tóth
Persona informo
Naskiĝo en 1974
en Hungario Heves (urbo) (Hungario)
Okupo
Okupo violonisto
vdr

Mónika Tóth [1] naskiĝis en 1974 en Heves (urbo).

Biografio redakti

Mónika Tóth frekventis muziklernejon en sia naskiĝurbo inter 1981-1988, poste ŝi studis en konservatorio de Szeged (1989-1992), fine en Scienca Universitato de Szeged (1993–1997), kie ŝi akiris violonpedagogian diplomon. Ŝi daŭris la lernadon eksterlande en muzikakademio de Milano (1999–2001) kaj konservatorio de Palermo (2004–2007) helpe de stipendioj. En la lasta ŝi akiris majstrodiplomon pri baroka violonado. Dum la studjaroj ŝi atingis la duan lokon en violonkonkurso en Italio, en la sekva jaro la trian lokon en Magdeburg. Post siaj studoj ŝi aliĝis al orkestroj, kies repertuaro estas la malnova muziko, ŝi partoprenas en festivaloj pri malnova muziko (Regensburg, Berlino, Barcelono, Lejpcigo, Vieno, Jerusalemo). Ŝi instruas en kursoj en Tokaj kaj Miszla. Ekde 2012 ŝi instruas junularan orkestron en Napolo.

Elektitaj koncertoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-02. Alirita 2019-04-30.