Mór (urbo)

Hungaria urbo

Mór (mOr) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Mór, kies centro ĝi estas. Tiu urbo estas ankaŭ centroj de subregiono kaj vinregiono. La loknomo signifas hungare: maŭro.

Mór
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8060
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 13 547  (2023) [+]
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 22′ N, 18° 13′ O (mapo)47.37166666666718.208611111111Koordinatoj: 47° 22′ N, 18° 13′ O (mapo) [+]
Areo 108,72 km² (10 872 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Mór (Hungario)
Mór (Hungario)
DEC
Mór
Mór
Situo de Mór

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mór [+]
vdr
Kastelo de Lamberg en Mór

Geografio redakti

Mór situas sur ebenaĵo inter du montaroj Vértes kaj Bakony laŭ la fervojo kaj ĉefvojo inter Székesfehérvár-Komárom, 25 km-ojn nordokcidente de Székesfehérvár.

Historio redakti

La unua mencio pri (malnova) preĝejo de Mór okazis en 1246. Depost fino de dominado de turkoj en 1698 alvenintaj germanoj pligrandigis la loĝantaron. En Mór okazis tertremo en 1810, pri kiu pretigis Pál Kitaibel la unuan izoseistan mapon de la mondo. Ĉe Mór okazis malvenka batalo de la hungara revolucio: Mór Perczel tie povis sensukcesa rebati la aŭstran armeon, la 30-an de decembro 1848.

Mór estis en la 18-19-aj jarcentoj grava kampurbo, grava komerca centro. La urban rangon ĝi rericevis en 1984. Loĝantoj de la urbo apartenas parte al al germana nacia malplimulto.

Mór kaj ties ĉirkaŭo Csókakő, Bodajk, Pusztavám, Nagyveleg, Söréd kaj Csákberény estas grava historia vinregiono. Oni minas en ĉirkaŭo de Mór brunkarbon en Balinka, kaj Pusztavám, krome baŭksiton en Kincsesbánya kaj Gánt.

Gravaj fabrikoj de la urbo estas la tubo- kaj elektrodfabriko de la Csepeli Fémmû (ĉepela Metalluzino)/nun ESAB Group/, filialoj de Ikarus kaj Budalakk en Pusztavám.

Vidindaĵoj redakti

Bankorabado redakti

La urbo abrupte trovis sin en reflektorlumo. Okazis la plej terura bankorabado de Hungario. Ĉiuj bankistoj kaj ĉiuj klientoj (tri klientoj, kvar bankistinoj kaj la bankogardisto) estis murditaj.

Famuloj redakti

En Mór naskiĝis:

Ĝemelurboj redakti

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj redakti