Mór DÉCHY [dEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Déchy Mór estis hungara vojaĝisto, montgrimpanto, geografo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1909).

Mór Déchy
Persona informo
Naskonomo Deutsch Mór
Naskiĝo 4-an de novembro 1851 (1851-11-04)
en Peŝto
Morto 8-an de februaro 1917 (1917-02-08) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Mór Déchy
Okupo
Okupo geografo • esploristo
vdr
Mór Déchy inter kolegoj

Mór Déchy [1] naskiĝis la 4-an de novembro 1851 en Pest (urbo). Li mortis la 8-an de februaro 1917 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Mór Déchy frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Temesvár, universitaton en Vieno. Li ŝatis grimpadi montojn, komence li grimpadis en Karpatoj (tiam apartenanta parte al Hungara reĝlando), baldaŭe li vojaĝis ekzemple al Alpoj, Pireneoj, Kaŭkazo, Himalajo. En 1898 li partoprenis en esplorvojaĝo al Azio de Jenő Zichy. Li donacis la kolektitajn ŝtonojn al Hungara Nacia Muzeo.

Li estis la unua hungaro, kiu grimpis pli, ol 5000 metrojn altan monton, krome li estis la unua hungaro sur Matterhorn kaj Mont Blanc.

Memorigiloj redakti

Verkaro (elekto) redakti

  • A berni Alpok között 1877
  • Utazásom a Kaukázusban 1885
  • The ascent of Maglich 1889
  • Der Kaukasus. Reisen und Forschungen im Kaukasischen Hochgebirge 1905-1907
  • A természetvédelem és a nemzeti parkok (La naturprotektado kaj la naciaj parkoj) 1912

Fontoj redakti