KISS Mór (pr. kiŝ mo:r) estis hungara juristo, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 12-an de majo 1857 kaj mortinta en Budapeŝto, 10-an de septembro 1945. Li estis la patro de jurhistoriisto Géza Kiss.

Biografio redakti

Mór Kiss estis inter 1880–84 profesoro de la jurakademio de Sibio (romia juro), inter 1884–1910 de la Universitato de Koloĵvaro. Li partoprenis en la verkado de la laboraĵo Magyar magánjog (Fodor–Márkus-speca).

Verkoj redakti

  • A végrendeleti alakok kifejlődési története (Kolozsvár, 1876);
  • A bonorum posessio (Kolozsvár, 1880);
  • A Corpus Juris Civilesből készített és feldolgozott esetek gyűjteménye (Bp., 1883);
  • Jogügyleti kötelmek (Bp., 1898);
  • A német birodalmi polgári törvénykönyv tervezete (Bp., 1899).

Fonto redakti