Móric Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Móric estis hungara pentristo, ilustristo, altlerneja instruisto.

Móric Gábor
Persona informo
Gábor Móric
Naskonomo Geiringer Móric
Naskiĝo 20-an de marto 1889 (1889-03-20)
en Kisújszállás
Morto 12-an de septembro 1986 (1986-09-12) (97-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Hungara Belarta Universitato vd
Profesio
Okupo ilustristo • pentristo vd
Laborkampo pentrado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Móric Gábor [1] Arkivigite je 2018-06-12 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de marto 1889 en Kisújszállás, li mortis la 12-an de septembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Móric Gábor devenis el juda familio. Li studis en Reĝa Belarta Altlernejo en la lernojaroj 1906 kaj 1907. Liaj plej gravaj instruistoj estis Bertalan Székely, Pál Szinyei Merse kaj Ede Balló. Li plulernis en Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo, lia ĉefinstruisto estis Fernand Cormon. Post siaj studoj li studvojaĝis al Italio, Germanio, Aŭstrio, poste li estis portretisto en Usono kaj Nederlando. En 1913 li hejmenvenis kaj pentradis en Budapeŝto. Jam en 1911 liaj karikaturoj estis videblaj en hungaraj gazetoj. Inter 1945-1948 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li pentradis precipe pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, portretojn, malofte li kreis vitralojn kaj medalojn.

Lia portreto ricevis premion en 1922, li mem en 1979 kaj 1981. Li havis edzinon.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Arthalo Budapeŝto (1906, 1950, 1955, 1975, 1979, 1984)
  • Budapeŝto (1926, 1934, 1944, 1948, 1952, 1957, 1965)
  • Sopron (1983)

Elektitaj pentraĵoj redakti

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti