Múcsony (mUĉonj) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Kazincbarcika.

Blazono de Múcsony

Bazaj informoj redakti

Múcsony situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Sajó (kontraŭe estas Kazincbarcika), laŭ traira flankovojo, laŭ ne funkcianta fervojo Rudabánya-Kazincbarcika, la lasta kaj Edelény estas proksime. Grava ponto funkcias al Kazincbarcika.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1219, kiam sevutuloj apartenentaj al terfortikaĵo Borsod. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, oni refondis ĝin precipe slovakoj kaj rutenoj. En 1878 granda incendio okazis, poste nova grek-katolika preĝejo omaĝe al Maria konstruiĝis. Ekde 1910 minado de terkarbo komenciĝis. La ĉeĥoj okupis la vilaĝon en 1919, sed la tiutempa hungara Ruĝa Armeo reokupis ĝin. Tie ne estis grandbieno, tial en 1945 ne okazis terdisdono. Dum la socialismo en 1960 kolĥozo formiĝis. La vilaĝo iĝis grandvilaĝo en 1971. En 1991 parto disiĝis kaj memstara vilaĝo Szuhakálló formiĝis.

En la grandvilaĝo aŭtonomio de rutenoj kaj ciganoj funkcias.