Münchwilen AG

komunumo de Svislando
Münchwilen
Blazono de Münchwilen
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Laufenburg
Koordinatoj  47° 32′ 19″ N 7° 57′ 50″ O / 47.53861 °N, 7.96389 °O / 47.53861; 7.96389 (mapo)Koordinatoj: 47° 32′ 19″ N 7° 57′ 50″ O / 47.53861 °N, 7.96389 °O / 47.53861; 7.96389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 716
Areo 2,47 km²
Alteco 342 m super marnivelo
Poŝtkodo 4333
Komunumkodo 4172
Mapo de Münchwilen
vdr

Pri la komunumo redakti

Münchwilen estas komunumo en la distrikto Laufenburg de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 716 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Münchwilen situas proksimume unu kilometron sude de Rejno sur altigita teraso norde de la Tavola Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,47 km², de kiuj 0,78 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,70 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 504 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto Eickerberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 300 m s.m. sur la ebenaĵo Sisslerfeld.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Münchwilen limas en nordo al Sisseln, en oriento al Eiken, en sudo al Schupfart, en sudokcidento al Obermumpf, kaj en okcidento al Stein.

Trafiko redakti

Münchwilen estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Frick al la stacidomo Stein-Säckingen.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Bazelo al Zuriko. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 situas oriente en Eiken en distanco de proksimume 2 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Münchwilen datiĝas el la jaro 1306 kiel Munchwille.

En mezepoko en Münchwilen laŭdire ekzistis emeritejo de monaĥjoj de la proksima Monaĥejo Säkingen. La landaj regantoj estis la Grafoj de Habsburgo-Laufenburg kaj poste la ĉeflinio de la Habsburgoj. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono en 1477 revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj.

En la jaro 1797 la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Münchwilen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Laufenburg.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti