Münster (ĉe Dieburg)

komunumo en Germanio

Münster (ĉe Dieburg) estas komunumo en centra Germanio, meze inter Darmstadt kaj Aschaffenburg. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la distriktaro Darmstadt, en la sudo de la federacia lando Hesio, kaj ne miksendas kun la pli granda urbo Münster en Nordrejn-Vestfalio. La komunumo konsistas el la loĝlokoj Münster kaj Altheim. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 14 566 loĝantojn. Tra la teritorio fluas la rivereto Gersprenz.

Münster
Blazono
Münster (ĉe Dieburg) (Germanio)
Münster (ĉe Dieburg) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06171 (kiel Dieburg)
Poŝtkodo 64839
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432015
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Joachim Schledt
Adreso de la administrejo Mozartstraße 8
64839 Münster
Demografio
Loĝantaro 14566 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 55′ N, 8° 52′ O (mapo)49.9166666666678.8666666666667Koordinatoj: 49° 55′ N, 8° 52′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 137 m
Areo 20,74 km²
Oficiala retejo https://www.muenster-hessen.de/
vdr

Esperanto en Münster redakti

Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de la 20-a jarcento, en la komunumo movade aparte aktivis la esperantista paro Eki kaj Martina Woite, kiuj estis instruistoj kaj faris multajn Esperanto-kursojn por lernejanoj de la sepa ĝis deka klasoj. Neniu el tiuj geknaboj iĝis ĝisosta esperantisto, sed centoj da infanoj (la kursanoj kaj ĉiuj geamikoj) ekhavis daŭran pozitivan impreson pri la internacia lingvo.

Partneraj komunumoj redakti

Münster havas partnerajn ligojn al la komunumoj

Eksteraj ligiloj redakti