M. A. Numminen (plena nomo Mies Mauri Antero Numminen; naskiĝinta la 12-an de marto 1940 en Somero) estas finna muzikisto kaj multflanka kultura aktivulo. Li loĝas nuntempe en Helsinko kaj Lempäälä. Li estas konata per sia karakteriza voĉo kaj parodieca kantostilo, sed ankaŭ pro popularaj kantoj por infanoj. Dum sia kariero Numminen estis kantisto, komponisto, verkisto de prozaĵoj, kantotekstoj kaj alia poezio, muzikproduktisto kaj reĝisoro de mallongaj filmoj.

M. A. Numminen en 2011

Komence de sia muzika kariero, en sia hejma urbo Somero, Numminen kelkfoje ludis tamburojn en bando de la konata muzikisto Unto Mononen. Poste, kun siaj amikoj, li fondis amatoran bandon, al kiu mankis kantisto. Iom kontraŭvole, Numminen akceptis la taskon, kaj tiam naskiĝis lia speciala kantostilo, kiu impresas parodia, humura, eĉ moka. Tia stilo poste restis lia persona karakterizilo.

En la 1960-aj jaroj Numminen estis konata kiel pionira artisto de subgrunda muziko, kiu volis ŝoki kantante per eksterordinaraj tekstoj, ekz. prozaĵoj ĉerpitaj el filozofia verko de Ludwig Wittgenstein, aŭ liaj propraj tekstoj kiel "Kion memoru juna edzo" aŭ "Kun mia virino en la parko de nia parlamento" (ĉi-lasta aperis ankaŭ en Esperanto). Li sukcesis sufiĉe ĝeni muzikamantojn per siavoĉaj prezentoj de lirikaj kantoj (lidoj) de Schubert.

Popularan famon Numminen atingis precipe per sia porinfana muziko kaj aktorado en porinfanaj filmoj. En 1970 li fondis la "Novkamparanan ĵaz-orkestron", kiu estas plu aktiva. La akordionisto de tiu trupo Pedro Hietanen iĝis konata kiel ofta akompananto de Numminen, ĉar ili regule muzikis duope.

Numminen estas konsiderata fondinta figuro de finna subgrunda muzikstilo. Li estas ankaŭ unu el la pioniroj de elektronika muziko en la lando.

Numminen plenumis siajn kantojn krom en la finna ankaŭ en la sveda. Li uzis ankaŭ la germanan, rusan kaj esperantan lingvojn. Esperanton li lernis jam dum la lernojaroj en Somero, ĉar en la tiea mezlernejo la lingvo estis instruata en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. En la 54-a Universala Kongreso de Esperanto (Helsinko, 1969) li estis unu el la muzikistoj en la Varia arta vespero.

Muziko de Numminen aperis sur kvindeko da diskoj. Li verkis pli ol dek librojn, reĝisoris multajn filmojn kaj ankaŭ faris manuskripton aŭ komponis muzikon por pluraj tiaj.

Komence de la jaro 2011, la universitato Åbo Akademi (svedlingva, en Turku, Finnlando) sciigis, ke ĝi atribuas al Numminen la titolon honora doktoro de politikaj sciencoj. La solena promocia ceremonio okazis en Majo 2011. Kiel meriton de Numminen la universitato elstarigis lian agadon kiel konstruanto de ponto trans la abismo inter arto kaj scienco.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Ekzemploj el la muzikstilo de M. A. Numminen:

Referencoj redakti