MC Solaar estas nomo de franclingva hip-hopa artisto Claude M'Barali (nask. 5-a de marto 1969). Li naskiĝis en Senegalo, sed enmigris al Francio kun la gepatroj kiel 6-monata bebo. La mallongigo MC ("mastro de ceremonio") en Hiphopo ĝenerale havas la signifon de "parolkantisto".

MC Solaar
Persona informo
Naskonomo Claude Honoré M'Barali
Aliaj nomoj MC Solaar
Naskiĝo 5-an de marto 1969 (1969-03-05) (55-jaraĝa)
en Dakaro,  Senegalo
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioSenegaloĈado
Alma mater Universitato de Parizo • Lycée Français du Caire
Familio
Edz(in)o Chloé Bensemoun
Okupo
Okupo repisto • kantistoaktoro
vdr

La unua kanto de MC Solaar, "Bouge de là", estis sur la francaj muzikistoj en 1990 kie lia unua albumo Qui Sème le Vent Récolte le Tempo (vortludo el "kiu semas venton rikoltas ventegon" iĝita "kiu semas venton rikoltas ritmon").

Lia dua albumo estis Prose Combat (proz-lukto). MC Solaar akiris novajn fanulojn en Norda Ameriko komence de 2004, kiam lia kanto "La Belle Et Le Bad Boy" riĉigis la lastajn epizodojn de la populara televida serio Sex and the City.

Li lerte kaj tre modernetose ĵonglas per la vortaro kaj liaj kanzonoj plenplenas de vortludoj kaj aludoj, samtempe liaj tekstoj ankaŭ entenas profundajn sentojn kaj socian kritikon.

"Ili eĉ ne kaŝas sin plu, ili kraĉas sur la tombojn de la personoj, kiun ili mortigas, ili faras biz-on (lukradon) el la humanhelpado, ....
Mister (=Sinjoro, angle en la originalo) Voltaire ci venu en mian slabkonstruaĵan kvartalon, disĵeti cian spiriton ! ...mi skribas tiujn vortojn, mi sidas kviete, virino perdis sian job (=laborpostenon , angle en la originalo) kaj ek jen tragedio, al ŝi estas larmoj, kaj pensas ŝi pri la buboj, ŝiaj pensoj estas flowers (=floroj, angle en la originalo) kiujn oni devas akvumi" kaj pri lia furorsukceso li kantas "mia sono eniras en lokojn kie mia vizaĝo ne estus akceptita" (ĉar li estas nigrulo).

Liaj kanzonoj estas fascina kaj ege riĉa bunta flagrado el vortoj, ritmoj, ideoj kaj sentoj.

Eksteraj ligiloj redakti

rete legeblaj en Esperanto redakti