Tiu ĉi artikolo temas pri regiono en Afriko kaj Azio. Por aliaj signifoj, vidu MENA (malkonfuziga paĝo)

MENA
Civilizacia regiono
regiono [+]

LandoAfrikaj: Egiptio, Libio, Sudano, Maroko, Alĝerio, Tunizio, Somalio, Maŭritanio, Ĝibutio;


Aziaj: Saŭdarabio, Jemeno, Omano, Kataro, Barejno, Kuvajto, Irako, Libano, Israelo, Sirio, Jordanio, Turkio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Irano;

Duonaŭtonomaj entoj: la Palestina Aŭtoritato, Okcidenta Saharo, Somalilando.


Loĝantaro365 [+]


Vikimedia Komunejo:  Middle East and North Africa [+]
vdr
La MENA-landoj laŭ unu el la difinoj kiuj cirkulas.

La termino MENA (akronimo por la angla Middle East and North Africa, mezoriento kaj norda afriko) estas termino uzata en ekonomia kaj akademia kuntekstoj por priskribi la regionon konsistante el Mezoriento kaj Nordafriko. [1] [2] [3] La termino ampleksas vastan regionon, kiu etendiĝas de Maroko ĝis Irano, inkluzive de ĉiuj landoj en Proksima Oriento kaj la landoj de Magrebo.

Ĝi tiel plejparte respondas al la araba mondo, sed ankaŭ inkluzivas iujn ne-arabajn landojn, kiuj estas inkluzivitaj en la regiono pro sia kultura, religia kaj politika historio.

Landoj redakti

MENA ne havas unuforman difinon; malsamaj organizaĵoj difinas la regionon diversmaniere. La Monda Banko difinas la MENA-regionon jene: [4]

* Ĝibutio, Malto kaj Somalio ne estas inkluzivitaj en la regiono MENA laŭ aliaj fontoj[1] [5].

Krome, laŭ la kunteksto, la sekvaj landoj estas ankaŭ inkluzivitaj en la regiono:

Ekonomio redakti

La regiono MENA havas grandegajn rezervojn da nafto kaj natura gaso, kiuj estas konsiderataj kiel la esenca fonto de monda ekonomia stabileco. Laŭ Oil and Gas Journal (1-an de januaro 2009), la regiono MENA havas 60% de la rezervoj pri nafto de la mondo kaj 45% de la mondaj rezervoj en natura gaso. En 2010, 8 el la 12 OPEL-landoj situis en la regiono MENA.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Michael Dumper, Reevaluating the Past, Rethinking the Future, in: Dumper, Michael, and Stanley, Bruce E., Cities of the Middle East and North Africa: A Historical Encyclopaedia, 2007, p. xviii
  2. World Bank Definition: MENA. Arkivita el la originalo je 2014-10-29. Alirita 2019-11-28.
  3. World Economic Forum on the Middle East and North Africa, Marrakech, Morocco, 26-28 Oktobro 2010
  4. Miroslav N. Jovanović, International Handbook on the Economics of Integration, Volume 1, p. 505
  5. 5,0 5,1 Defino de la Araba Mona Fonduso, menciita en: Gerald A. Epstein, Capital Flight And Capital Controls In Developing Countries, paĝo. 258
  • Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la nederlandlingva vikipedio, MENA, listo de aŭtoroj.