La Kanalo Misisipo (rivero) - Golfo (ankaŭ sciata kiel MRGO, Mr-Go aŭ "Sinjoro Iri") estas 66 mejla (106 km) kanalo kiu provizas pli mallongan vojon inter la Meksika Golfo kaj ena haveno de Nov-Orleano en Luiziano, Usono.

MRGO (centro maldekstre) je ĝia kuniĝo kun la Industria Kanalo en oriento de Nov-Orleano. La marbordo de la centra negoca distrikto de Nov-Orleano estas videbla en la distanco je supro dekstro.
Kuniĝo de MRGO (al dekstro) kun la Golfo Interborda Akvovojo, kiel vidata de Pariza Voja Ponto
Trenŝipo kaj barĝo en MRGO je Shela Plaĝo, S-ta Bernard

Ĝi estas farita por esti utila kaj kiel pli mallonga vojo ol rivero Misisipo kaj por profundaj ŝipoj kiuj ne povas irii tra kluzoj de la Industria Kanalo. La kanalo etendas nordokcidenten de profunda akvo en la Meksika Golfo al la Ena Havena Navigada Kanalo je la Babordo de Nov-Orleano.

Pro erozio, ĝi estas trifoje pli larĝa ol kiel originale konstruita en 1989. Kiam MRGO estis konstruita, la kanalo estis 650 futoj larĝa je la surfaco, en 2006 la averaĝa larĝo estas 1500 futoj.

Rolo en uragano Katrina redakti

 
Skribaĵo sur domo en areo de damaĝoj de uragano Katrina, kiu montras nekontentigecon de homoj pri MGRO

Akvobaraĵoj laŭ longo de MRGO estis breĉitaj en proksimume 20 lokoj, rekte inundante la plejparto de Paroĥon de Sanktulo Bernard kaj orienton de Nov-Orleano. Ŝtormaj ondegoj de MRGO estas suspektaj kiel kaŭzoj de tri breĉoj de la Industria Kanalo.