Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la komputilreta servo. Por informoj pri la aliaj signifoj, vidu la artikolon MSN (apartigilo).

MSN (aŭ Microsoft Service Network) estas komputilreta servo (origine kreita por esti paralelo al Interreto) farita de la konzernoMikrosofto je la 24-a de aŭgusto 1995, kiam Vindozo 95 estis ekvendita. La nomo MSN estis disvastigita kun la Mikrosoftaj retpoŝta servo Hotmail kaj tujmesaĝilo MSN Messenger, kune kun aliaj Mikrosoftaj servoj kaj retejoj. MSN ŝanĝiĝos al Vindozo Live en 2006, kiam Mikrosoft malfermos siajn retservojn kaj retprogramojn. Proveldono de Vindozo Live estas nun havebla.

MSN
retportalo vd
Dum 24-a de aŭgusto 1995 - nekonata/nuntempe
Agokampo retportalo
Posedata de Microsoft vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Kun 9 milionoj da uzantoj MSN estas la dua Interreta servo en Usono post America Online kun 26,5 milionoj.

Per ĝi, multaj Esperantistoj interbabilas kaj ili eĉ kreas ĉiutagajn konferencojn kun 3 ĝis 20 partoprenantoj. Ankaŭ ekzistas du retadresaj iloj por kunvenigi la Esperantajn babilantojn per MSN:

  • tuj@lernu.net
  • msn1984@bbqun.com

Eksteraj ligiloj redakti