Maĉeto

Maĉeto estas tranĉilego, kies klingo estas 50-60 cm, ĝenerale. Oni uzas maĉeton por tranĉi mezgrandajn trunkojn kaj branĉojn, kiel sukerkanojn kaj ĝangalaj arbedoj por malfermi vojojn. Oni ofte uzas ĝin kiel armilon, ĉefe en Latinameriko kaj Afriko. La moderna maĉeto venis el mezepoka falkiono (tipo da glavo), kaj tre similas al ili.

moderna maĉeto

Kanzono brazila diras ke "maĉeto estas armilo de malriĉuloj". Tio okazas en preskaŭ ĉiuj tropikaj landoj, ĉar tie, preskaŭ ĉiuj homoj havas maĉeton. Ĝi estis armilo de haitia Tonton Macoute. En Brazilo, maĉeto estas persona armilo ĉefe en Amazonio kaj Suda Rio-Grando, sed oni preferas falĉilon kiel armilo por ribeloj kaj kiel personaj armiloj fiŝtranĉilon en Nordoriento, ponardojn en aliaj partoj. La Centro de Instrução de Guerra na Selva - CIGS (Instrua Centro pri Ĝangala Milito) de Brazila armeo kreis maĉeton por moderna milito.Brazila armeo.

Angola flago

En multaj popolaj ribeloj, kiel en la milito por sendependo de Kubo kaj en la milito por sendependo de Angolo, maĉeto estis grava armilo de ribelantoj. Pro tio, en flago de Angolo estas maĉeto.

En Brazilo, oni uzas maĉeton eĉ en kelkaj folkloraj dancoj, kiel Dança dos facões (danco de maĉetoj) en Suda Rio-Grando kaj Maculelê, simila al Capoeira, en Bahio.