Maĵora-minora tonaleco

Maĵora-minora tonaleco estas uzata kiel supra termino aŭ sinonimo por la tonaleco reganta en la eŭropaj muzikkulturoj. Ĝi baziĝas sur la uzo de maĵoraj kaj minoraj gamoj. Temas pri hierarĥia sistemo, kiu rilatigas tonojn, akordojn kaj tonaloj sur tonalan centron (toniko).

Maĵora trito
Minora trito

Oni uzas la terminon, por klare indiki, ke oni pensas ĝuste pri tiu speco de tonaleco. La sistemo baziĝanta sur la preskaŭ nura uzado de maĵoro kaj minoro evoluis ekde proks. 1600[1] kaj anstataŭis la ĝis tiam regantajn aliajn modalojn.

Referencoj redakti

  1. Reinhard Amon, Lexikon Harmonielehre, ISBN 3-900695-70-9, p. 165