Maĵoro (lat. maior „pli granda“) aŭ Majora gamo signifas en la muziko tongenron. Je tio la tongenro povas rilati kun unuopaj tonaloj aŭ unuopaj akordoj aŭ ankaŭ signifi unuopan muzikalineon, pri kiu oni povas improvizi per certa tonmaterialo (komp.: Improvizado, Kvintonismo ktp.).

La maĵoran karakteron markas la intervalo inter la toniko kaj la tercio de gamo (resp. de akordo). Se ĉi tiu intervalo estas granda tercio, tiam temas pri maĵoro. Granda tercio, kiu iras supren ekde la toniko, ankaŭ nomiĝas maĵortercio - tio egalas la distanco de kvar duontonaj paŝoj (por gitaristoj tio estas kvin bindaĵoj, kaj por pianisto kvin klavoj). La kontraŭa nocio al maĵoro estas minoro, kies intervalo egalas la etan tercion (kun nur tri duontonaj paŝoj).

Pli grava ol la nur formala aspekto estas tamen la sondiferenco. La unuan aŭdimpreson de maĵoro oni ofte priskribas kiel „gaja, hela, klara“, dum kiam oni ofte priskribas minoron kiel „malgaja, malhela, mola“. Tamen tiaj nomigoj estas nur ege nesufiĉaj alproksimadoj al la karakterspano de la tongenro. La kunteksto(najbarharmoniaj, ritmaro kaj frazigo ktp.), en kiu troviĝas muzikalineo aŭ akordo, povas krei tute alian imagon.

Maĵora gamo redakti

 
Skema ilustraĵo de maĵorgamo (eksplikoj)

Maĵorgamo havas la ŝtupovicon 1-1-½-1-1-1-½ kaj egalas laŭ sia intervalsinsekvo la ionan modalon. Ekde la 16-a jarcento ĝi estas, eĉ antaŭ la minorgamo, la plej uzata gamo de la okcidentuma muziko. Por okcidentuma aŭdo ĝi estas la plej bone konata gamo. La dek du maĵorgamoj nomiĝas laŭ sia respektiva komenca tono (toniko). Tiel ekestas ekz. per la bazaj tonoj C, D, E, F, G, A, B, C la C maĵorgamo.

 

Karakterizaj por la maĵorgamo estas la duontonaj paŝoj inter la tria kaj kvara tono samkiel la sepa tono kaj la oktavo. La sepa tono funkcias kiel strebotono. La restaj intervaloj de la maĵorgamo estas plentonaj paŝoj.

Sur pianoklavaro la blankaj klavoj, komencantaj per C, rezultigas C maĵorgamon:

 

Aŭdekzemplo:   C maĵora gamo

Minorparalelo redakti

Kun ĉiu maĵortonalo ekzistas paraleltonalo en minoro, ankaŭ nomita minorparalelorelativa tonalo, kiu enhavas la samajn tonojn (kaj per tio ankaŭ la samajn antaŭsignojn). La minorparalelo tamen komencas etan tercion pli malalte (ekz. C maĵoraa minora). Per tio ekestas la sinsekvo de ŝtupoj tipa por minoro.

Krom la minorparalelo de maĵortonalo ankaŭ ĉiu maĵorakordo havas minorparalelon, la paralelakordon, same preskaŭ[1] ĉiu improvizadogamo (komp. Kvintonismo). Jen ankaŭ ĉiu minorparalelo estas etan tercion pli malalta ol sia maĵorparalelo.

Minorvarianto redakti

La variantotonalo de maĵortonalo male komencas per la sama toniko (ekz. C maĵorac minora), havas tamen pro la sinsekvo de ŝtupoj, diferenca en minoro, aliajn antaŭsignojn. La minorvarianto do situas en la kvintociklo tri ŝtupojn pli malalte ol la baza maĵortonalo: tiel ekzemple E maĵoro havas kvar diesojn, e minoro tamen nur unu.

Vidu ankaŭ: Kvintociklo

Maĵora trisono redakti

La tonoj de maĵorakordo (vd. ankaŭ akordo) estas la toniko, la granda tercio kaj la kvinto. Tiuj tonoj egalas la unuan ŝtupon (= unua tono, do la primo), la trian ŝtupon (granda tercio) kaj la kvinan ŝtupon (kvinto) de la samnoma maĵortonalo.

Por la muzika praktika gravas scii, ke oni povas formi per la tonprovizo de maĵortonalo tri maĵorajn trisonojn, nome sur la unua, kvara kaj kvina ŝtupo de maĵortonalo.

Ekzemplo por la C maĵora tonalo
intervaloj → 1 2 3 4 5 6 7 1 2 3 4  
tonoj → C D E F G A B C D E F trisono
ŝtupo ↓                        
1 C   E   G             C maĵoro
2   D   F   A           d minoro
3     E   G   B         e minoro
4       F   A   C       F maĵoro
5         G   B   D     G maĵoro
6           A   C   E   a minoro
7             B   D   F b diminuita

Se oni en la supra tabelo konsideras ankaŭ la duontonajn paŝojn inter la plentonaj paŝoj, oni povas relative facile dedukti, kial la sep tonoj de maĵortonalo ebligas la formadon de nur tri maĵoraj trisonoj. (Ĉiun linion de la sekva tabelo oni povas bildigi al si kiel eltranĉaĵo de pianklavaro kun nigraj klavoj. La trisonaj tonoj tie estas nigre markitaj.) Ĉiu linio komencas per la toniko de la respektiva trisono.

duontonaj paŝoj → 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11  
intervaloj: rilate la
 tonikon de trisono →
1 2b 2 3b 3 4 4#
5b
5 6b 6 7b j7 trisono
ŝtupo ordigita laŭ
la kvintociklo  ↓
                         
4 F   G   A   B C   D   E F maĵora
1 C   D   E F   G   A   B C maĵora
5 G   A   B C   D   E F   G maĵora
2 D   E F   G   A   B C   d minora
6 A   B C   D   E F   G   a minora
3 E F   G   A   B C   C   e minora
7 B C   D   E F   g   A   b diminuita

Akustikaj bazoj de maĵorakordo redakti

Ke oni perceptas maĵorakordon kiel harmonia, klarigebla per tio, ke la plejmultaj tonoj, kiujn ni aŭdas en la naturo, estas kunsonaĵoj el pluraj unuopaj tonoj (suprotonoj), kiujn ni tamen perceptas kiel ununura sono.

Simplige ni diru, ke laŭ nia naturo ni estas normigitaj je la suprotonaro. Unuopajn tonojn, kiuj konvenas al la sonspektro de suprotonaro, oni perceptas kiel unuecaj sonoj. Se la unuopaj tonoj tamen tre diferenciĝas de l' sonspektro, tiam oni perceptas ilin kiel diferencaj sonoj.

En la supratonaro la maĵora trisono egalas la tonojn de la 4-a ĝis 6-a ordo.

Ekzemplo

Se oni ludas malaltan tonon A, tiam kunsonas serio da supratonoj.

Supratonaro de A = A (110 Hz), A (220 Hz), E (330 Hz), A (440 Hz) , C# (550 Hz), E (660 Hz), G (770 Hz), A (880 Hz)

La 4-a, 5-a kaj 6-a tonoj de ĉi tiu supratonaro (A + C# + E) rezultigas kune la trisonon A maĵora.

La 3-a, 4-a kaj 5-a tonoj (E + A + C#) samkiel la 5-a, 6-a kaj 8-a tonoj (C# + E + A) estas invertadoj de la maĵora trisono.

Maĵorakordon oni do povus interpreti kiel alproksimado al la supratonaro.

Multaj verkoj tenataj en minoro (ekz. de Bach) finiĝas pro tio kun maĵorakordo, ĉar tiu ĉi povas pli bone krei la harmonian pacon deziratan por perfekta finefiko: minortercio dissonus kontraŭ la 5-a tono de la suprotonaro sonanta super la toniko.

Pluaj maĵoraj gamoj redakti

Kiel maĵoraj gamoj plivastasence (ĉar ili ankaŭ enhavas la grandan tercion super la toniko) oni povus rigardi ankaŭ la modalojn lidian kaj miksolidian samkiel la maĵorfrigan gamon, la ciganan gamon kaj la harmonian maĵoron enkondukitan pro sistemeco.

Variadoj redakti

Same kiel ja maĵoro kaj minoro pregas niajn aŭskultkutimojn, ankaŭ ekzistas muzikaj konceptoj, kiuj diferencas de la grupigo en maĵoro kaj minoro. (ekz. plentona gamo; dekdutonismo; blusgamo).

Referencoj redakti

  1. La bluso ne estas tiel facile alordigebla al maĵoro aŭ minoro, tiel ke por blusgamoj ne ekzistas analogajn paralelojn.

Vidu ankaŭ redakti