La maŝakalia lingvo estas indiana lingvo parolata en Brazilo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de la maŝakalioj. La maŝakalia lingvo estas parolata kiel hejma lingvo de proksimume 1400 parolantoj. Tiu lingvo apartenas al la maŝakalia familio kaj al la lingva trunko makro-ĵea (ankaŭ nomata kiel granda-ĵea).

Tipologio redakti

En la maŝakalia lingvo la komuna apero de la frazaj elementoj estas SOV (Subjekto - objekto - Verbo):

    Ûn -te tik kix
Virino ERG viro frapi
"La virino frapis la viron"


La maŝakalia lingvo estas ergativa lingvo, kiu montras ergativa-absolutan kazosistemon. En lingvoj kun tia kazosistemo la subjekto de transitivaj verboj ricevas ergativan finaĵon, dum la subjekto de netransitivaj verboj kaj ankaŭ la objekto ne ricevas ian finaĵon:


    Hãmgãy -te xokyîn mãhã
Jaguaro ERG viando manĝi
"La jaguaro manĝis viandon"


    Xapup -te hãmgãy penãhã
Porko ERG jaguaro ekvidi
"La porko ekvidis la jaguaron"


    Hãmgãy û- xok
Jaguaro ĝi morti
"La jaguaro mortis"


La maŝakalia lingvo estas ankaŭ aktiva ergativa lingvo, do la subjektoj de netransitivaj verboj, kiuj estas agantoj ricevas ankaŭ la ergativan finaĵon kiel la subjektoj de transitivaj verboj. Subjektoj de netransitivaj verboj kiuj estas suferantoj en la verba evento ne ricevas ergativan finaĵon:

    Ûn -te hãmyãg
Virino ERG danci
"La virino dancis"


    Mot û- tapxat
Pilko ĝi malpleniĝi
"La pilko malpleniĝis"


Fonologio redakti

La maŝakalio havas kompleksan fonologion, kun pluraj alofonoj kaj komplikaj nazaj procesoj.

Vokaloj redakti

Antaŭa Centra Malantaŭa
Supra i, ĩ ɯ, ɯ̃
Meza ɛ, ɛ̃ o, õ
Suba a, ã

Konsonantoj redakti

Lipkonsonantoj Alveolaj Palataj Velaraj Gorĝaj
Brusonaj p t k ʔ
Nazaj m ~ b n ~ d g ~ ŋ
Frikativaj ʃ ~ j ~ ʒ h
Afrikataj ~

Referencoj redakti

  • ARAUJO, Gabriel Antunes. Fonologia e Morfologia da Língua Maxakalí. Dissertação (Mestrado em Linguística) – IEL, Unicamp, Campinas, 2000b
  • CAMPOS, Carlo Sandro de O. Maxakalí: língua ergativa tripartida? Anais do VI Encontro de Línguas e Culturas Macro-jê. Goiânia: UFG, 2008
  • PEREIRA, Deuscreide. Alguns aspectos gramaticais da língua maxakalí. Belo Horizonte: Fale, 1992


Eksteraj ligiloj redakti