Maŝinkonstruado estas konstruado de pecoj aŭ servoj ĉefe en metalurgio farita per maŝinoj, tio estas ilmaŝinoj.

Moderna cifereca Frezmaŝino.

Ilmaŝino estas maŝino kapabla reteni ilon kaj sendi al ĝi movopremon, por ke tiu tranĉu, detranĉu, ŝanĝu, transformu aŭ formigu specife materialon. Tiu maŝino povas do esti uzata kiel resurso por produkti produktojn.

Estas rimarkindaj ilmaŝinoj la jenaj:

Antikva segilo por transformi arbojn en tabulojn.

La Ilmaŝinoj povas esti klasigitaj laŭ du grandaj kategorioj:

  • konvenciaj ilmaŝinoj (konvencia torno, konvencia frezilo,…);
  • ciferecaj ilmaŝinoj (Cifereca torno, Cifereca frezilo, …)

Ilmaŝinoj enhavas ĝenerale:

  • kompaktan konstrukorpon sufiĉe precizan,
  • tabulon laŭ kelkaj aksoj, gvidita de rigliloj,
  • unu (aŭ kelkaj) kapoj kun ingo por la ilo,
  • kelkaj motoroj (turniloj, movoj surtable),
  • manovrajn elementojn (permanaj aŭ aŭtomataj),

La statistikoj japanaj kalkulas la ilmaŝinojn kiel robotojn, kion oni ne faras en Eŭropo kie oni klasigas ilin en separitaj kategorioj.

Vidu ankaŭ redakti