Maŝinpafilo - en tradicia esperanta vorto ankaŭ mitralo[1] laŭ kopio de la franca vorto mitrailleuse - estas portebla aŭ loke muntebla aŭtomata etkalibra pulvopafilo ĝenerale planita por rapida pafado fusil-kuglojn el pafaĵo-zono aŭ grand-enhaveca kartoĉujo, ordinare po plurcent kuglojn en minuto.[2] Antaŭ aŭtomateco, maŝin-pafiloj estis funkciigataj per aliaj rimedoj, ekzemple per permana movado krankon.

Norvegaj soldatoj kun maŝinpafilo M1917 en la fronto de Narvik.
Maŝinpafilo M2. Sub ĝi, sur la planko, videblas uzitaj kuglingoj.

Ĝi estis evoluigita fine de la 19-a jarcento, kio ebligis rapidan amasmurdadon de homoj.

Ekzistas tri tipoj de modernaj maŝinpafiloj:

  • malpeza maŝinpafilo aŭ mitralo kun forka apogilo, funkciigata de unu soldato. La pafaĵo estas konservata en arka ujo kaj uzas mezfortajn kuglojn.
  • meza aŭ ĝeneralcela maŝinpafilo kun forko aŭ tripiedo, la pafaĵoj estas en kartoĉrubando. La kartoĉo estas forta.
  • peza maŝinpafilo per akva malvarmigado, kun tripiedo, kartoĉrubando. Ĝin funkciigis soldatoj. (Nun oni taksas peza maŝinpafilo tiujn aŭtomatajn pafilojn, kiuj eligas kartoĉon de 12,7 mm aŭ pli.

Plimulto de la maŝinpafiloj pafas po 500–1000-foje en unu minuto. La modernaj pafiloj pafas daŭre ĝis oni povas postplenigi per kartoĉrubandoj. La pafiloj repleniĝas per la retropuŝa forto de la pafado.

Mitraletoj estas malgrandaj maŝinpafiloj, el kiuj soldatoj povas pafi irante.

Historio redakti

La ideo por pafilo kiu povu pafi reripete devenis jam el la unua generacio de modernaj pafarmiloj, komence de la 16a jarcento. Ekzemplo estis klopodo de ripetanta arkebuzo, produktita de Hans Stopler el Nurembergo en 1597.[3] Sed oni atendos ĝis la plibonigo de la metalurgio por la apero de la unuaj modeloj de ripeta pafado per la franca mitrailleuse, nome armiloj kun apogo konstruitaj per supermetado de fusiltuboj ŝarĝeblaj tra la magazeno kiuj povis pafi sinsekve, semante de mitrajlo (mitraille) la celitan arkokampon por pafado fare de la armilo. Ĝia uzado en batalo en la Franc-Prusia Milito montriĝis per nesukcesaj rezultoj, ĉefe kompare kun la prusiaj artileriaj pafiloj de reŝarĝo, integre forĝitaj el ŝtalo kaj de efiko klare supera.

 
Maŝinpafilo Browning M1917.

La unua efika aŭtomata pafilo estis la Maŝinpafilo Gatling, kiu havis sesopon aŭ pliajn de fusiltuboj disponitaj en cirkla sinteno ĉirkaŭ akso kaj nutritaj per vertikala aŭ cilindra ŝarĝilo funkciigita pere de kranko.[4] Kvankam dekomence ĝi konservis la aspekton de armilo de artilerio, muntita sur afusto kaj radoj kiel tiuj de la tiamaj kanonoj, ĝia perfektigo iom post iom malpezigis ĝin ĝis ebligi sian transporton fare de unusola ŝarĝobesto. Ĝia uzado en koloniaj militoj estis klara indikilo pri la ŝanĝoj kiujn la sinsekvaj generacioj de maŝinpafiloj estos produktantaj en la batalkampo. La bremso al la evolucio de la maŝinpafilo estis farita de la menso de la oficiroj de la okcidentaj armeoj, kiuj komprenis ilin kirl armilo taŭga nur por koloniaj militoj kontraŭ konvenciaj nemodernaj armiloj, sed maltaŭgaj por okcidenta batalkampo.

En 1884 aperis la unua aŭtenta maŝinpafilo, nome la Maŝinpafilo Maxim inventita de la usonano ŝtatigita brita Hiram Maxim, kiu uzis la premon de la eliro de la pafgasoj por okazigi la retroiron de la kanono, la malfermon de la fermilo, la forpelon de la kuglingo kaj la nutradon per alia nova kartoĉo elprenita el bendo en la flanko de la armilo. Kiam la kaisero Vilhelmo la 2-a observis tiujn demonstraciojn, diris tiurilate al la kreaĵo de Maxim: «Tiu estas la armilo, estas nenio simila».

Maxim realigis demonstraciojn tra tuta Eŭropo kaj lia maŝinpafilo estis adoptita de plej parto de la armeoj de la kontinento. En 1885, la desegnisto, inventisto kaj fabrikisto John Browning prezentis en Usono modelon de maŝinpafilo funkciigita per la gaso kolektita el la paftubo tra piŝto ene de tubo konektita al la paftubo, sistemo adoptita poste por fusiloj kaj duonaŭtomataj kaj de atako.

En 1917 dum la Unua Mondmilito, Browning aperigis sian plej faman modelon, nome la Maŝinpafilo Browning M1917, kiu plue estas uzata en la aktualo kaj kiu funkciigas per la retroiro de la paftubo. La Browning estis adoptitaj de la usona armeo kaj poste en multaj aliaj landoj de la NATO, kaj ŝanĝis siajn kalibrojn laŭlonge de la tempopaso.

Efiko sur la milito redakti

 
La maŝinpafilo Maschinegewehr 08 (MG08), germana maŝinpafilo de la Unua Mondmilito.

La apero de la maŝinpafilo ŝanĝis definitive la sistemon batali, kiu ne suferis grandajn evoluojn ekde la epoko de la Napoleonaj Militoj, kaj kun la progreso de la artilerio, devigis al uzado de tranĉeoj kaj konvertis la militon en konflikto de statecaj daŭraj linioj el kiuj oni lanĉis amasajn (memortigajn kaj amasmurdajn) atakojn de infanterio kontraŭ la linioj de la malamiko, kiuj normale rezultis en senutilaj masakroj, tro ofte sen konkero de tereno.

Kiel respondo al la maŝinpafilo aperis la tanko por ataki la liniojn defenditajn per maŝinpafiloj kaj la unuaj solvoj kiuj permesis al la infanterio porti aŭtomatajn armilojn por la atako, kiel la Mitraleto aŭ la unuaj malpezaj maŝinpafiloj.

Evoluo de la maŝinpafilo redakti

Dum la Unua Mondmilito, la maŝinpafiloj estis pezaj armiloj, muntitaj sur tripiedo aŭ afusto kun radoj laŭ stilo de malgranda kanono. Por rezisti la kontinuajn paf-ŝprucojn sen iĝi nefunkciantaj, la paftuboj estis ĉirkaŭitaj de malvarmigila mantelo kiu estis plenigita je akvo por malvarmigi la paftubojn, siavice varmegigitajn per la pafado mem.

 
Ĝeneralcela Maŝinpafilo MG 34.

La malpezaj maŝinpafiloj de la Unua Mondmilito kaj de la periodo intermilita estis laŭaspekte grandaj fusiloj desegnitaj por aŭtomata pafado kiel apogo al la tradicia roto de fusilistoj. Armiloj kiel la usona aŭtomata fusilo Browning BAR (Browning Automatic Rifle) uzita en la du mondmilitoj aŭ la brita malpeza maŝinpafilo Bren, uzita en la Dua Mondmilito, eniras ene de tiu kategorio. Normale ili estas nutrataj pere de ŝarĝiloj aŭ tamburoj de 30 ĝis 100 kartoĉoj kaj disponas de malgranda dupiedo en la pinto por povi pafi fare de komforte kuŝanta pafisto. Tiu koncepto restas ankoraŭ nuntempe, kaj la majoritato de la aktualaj maŝinpafiloj de tiu tipo estas atakfusiloj modifitaj por havigi pli longan daŭron al la kanono, havantaj dupiedon kaj ŝarĝilojn de pli granda enhavokapablo ol tiu de la normigaj de la fusilo el tiu de kiu ili devenas, kvankam estas nuntempaj modeloj de bendo desegnitaj intence kiel malpezaj maŝinpafiloj, kiel la belga FN Minimi (uzita de la usona armeo kaj de multaj landoj de la NATO) kaj la hispana CETME Ameli.

 
Malpeza maŝinpafilo FN Minimi.
 
Maŝinpafilo M60.

Antaŭ la Dua Mondmilito, la germanoj inventis siavice la ĝeneralcelan aŭ multcelan maŝinpafilon. Tiu armilo povas funkcii kiel maŝinpafilo de normala pozicio, laŭ la stilo de la Unua Mondmilito, muntita sur peza tripiedo kun rigardiloj por funkcii ĝis 1.200 m; aŭ ovas esti malmuntita, kongruigita al dupiedo kaj uzita en la rolo de malpeza maŝinpafilo, sed kun potenco tre supera al tiuj intencitaj kiel tio.

En la Dua Mondmilito, la germanoj uzis la maŝinpafilojn MG 34 kaj MG 42, kiu estas simpligita versio de la unue menciita, havantaj la plej parton de siaj pecoj faritaj el lamenoj de ŝtalo stampita por malmultekostigi ĝin. La maŝinpafilo MG 42 restas ĝis nuntempe je la servo en la NATO, en plibonigita versio nomita Rheinmetall MG3. Aliaj modeloj estas la usona maŝinpafilo M60 de la epoko de la Vjetnama milito aŭ la rusa maŝinpafilo PKM.

Pezaj maŝinpafiloj redakti

 
La maŝinpafilo Browning M2 de 12,7 mm, desegnita de John Browning, iĝis unu de la desegnoj de peza maŝinpafilo plej sukcesaj.

En la Dua Mondmilito aperis tipo de maŝinpafiloj de granda kalibro, atingo kaj penetrokapablo: nome la pezaj maŝinpafiloj. Ili estas uzataj kiel kontraŭaviadilaj armiloj aŭ por detrui vehiklojn kun malmulta blendaĵo aŭ sen tiu; ili estas kapablaj senmembrigi soldaton, pro kio ili estas uzataj ankaŭ kiel maŝinpafiloj de pozicio kaj kutime estas elektitaj por esti muntitaj sur tankoj kiel helpa armilo, sur infanteriaj batalveturiloj aŭ en helikopteroj. Kun kalibroj inter la 12,7 mm (0.50) kaj 14,5 mm, multaj havas preskaŭ 3 000 m de atingo kaj povas trabori malpezajn blendaĵojn.

Unu tipo de armilo rilata kun la maŝinpafiloj estas la aŭtomata kanono, de 20 ĝis 30 mm, muntita sur turetoj, blenditaj batalveturiloj aŭ en helikopteroj kaj ĉasaviadiloj. Foje, tiu estas funkciigita pere de ekstera energifonto kaj disponas de multaj kanontuboj laŭ la sistemo de la antikvaj maŝinpafiloj Gatling por elteni la eliuzigon kaj la varmigon al kiu la armilo estas submetita dum la pafado. Tiu tipo de kanontubo, kiu uzas pafaĵojn havantajn traborantan kernon kaj rapidecon de pli ol 1000 m/s, sukcesas trabori blendaĵojn pli akuratajn kaj detrui vehiklojn per pli granda facileco. Por ekzemplo, la aŭtomata rotacia kanono GAU-8 de 30 mm uzata de la kontraŭtanka aviadilo A-10 Thunderbolt estas kapabla trabori la plej superan blendaĵon el ajna tanko aŭ almenaŭ damaĝi ĝin grave, kio povas okazigi gravajn vundojn al la okupantoj de la vehiklo pere de la eniranta mitrajlo.

Multaj pezaj maŝinpafiloj, kiel la Browning M2 de kalibro 50, estas sufiĉe akurataj por atingi celojn je grandaj distancoj. Dum la Vjetnama Milito, Carlos Hathcock atingis rekordon por longdistanca pafo al 2 250 m pere de peza maŝinpafilo de kalibro 50 kiun li estis ekipinta per teleskopa rigardilo.[5]

Eluziĝo de la pafiltubo redakti

 
Maŝinpafilo DShK sur tripiedo dum forta pafado.

Las maŝinpafiloj estas armiloj kiuj suferas fortan eluziĝon pro la granda kvanto de frapoj kaj frotado de siaj mekanismoj dum la energia, subita kaj neregula uzado dum la batalo, kaj pro la erozio kaj varmo generata en la paftubo. Tiuj tuboj kutime ne rezistas pli ol kelkaj centoj da kontinuaj pafoj sen dilatiĝi, tiel ke tio povas rezulti en la neutiligo portempa de la armilo, kaj pro tio oni devas dozigi la pafojn laŭ pafaroj kun intermezo, kaj la strioj de la paftubo eluziĝas tiel ke oni devas anstataŭi la tutan paftubon ĉiun 10 000-an aŭ 15 000-an pafon por pluteni la bonkvalitajn pafkarakterojn de la armilo. Krome tio kondukis la sciencistojn kaj inventistojn pri armiloj kaj metalurgio al plej zorgema esplorado tiukadre por trovi la plej adekvatajn progresojn kiuj eltenu tiun eluziĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. artikolo mitralo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. En PIV oni difinas maŝinpafilo kiel "pafilo, kun pli-malpli stabila afusto, aŭtomate ŝargita, pafanta danke al elpreno de gaso je iu punkto de la tubo, kaj kapabla kontinue kaj tre rapide pafadi" NPIV alirita la 2-an de aprilo 2020.
  3. Roger Pauly (2004). Firearms: The Life Story of a Technology. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-32796-4.
  4. "SAAMI.org terminology glossary". Sporting Arms and Ammunition Manufacturers' Institute. Arkivita el la originalo en 2003-08-24. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  5. Henderson, Charles (2005). Marine Sniper. Berkley Caliber. ISBN 0-425-10355-2.

Bibliografio redakti

  • F. W. A. Hobart: Das Maschinengewehr. Die Geschichte einer vollautomatischen Waffe. 3. Auflage. Motorbuch-Verlag, Stuttgart 1976, ISBN 3-87943-277-5.
  • Daniel Musgrave: Deutsche Maschinengewehre. Entwicklung, Technik, Typen. Motorbuch-Verlag, Stuttgart 1995, ISBN 3-613-01653-2.
  • Eugen A. Lisewski: Deutsche Maschinengewehre im Einsatz. MG 01 bis MG 42. Podzun-Pallas Verlag, Wölfersheim-Berstadt 1999, ISBN 3-7909-0681-6 (Das Waffen-Arsenal Bd. 180).
  • Rolf Wirtgen: Die Entwicklung des Maschinengewehrs. Vom Handrohr zum Universal-Maschinengewehr. Broschüre zur Sonderausstellung 2005 bei der Wehrtechnischen Studiensammlung. Bundesamt für Wehrtechnik und Beschaffung, Koblenz 2005, ISBN 3-927038-66-0.
  • Ilya Shaydurov: Russische Schusswaffen - Typen.Technik.Daten. Motorbuch Verlag, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-613-03187-6.
  • Chris McNab: MG 34 and MG 42 Machine Guns, Bloomsbury Publishing, 2012, ISBN 978-1-78200-309-0. 82 paĝoj (rete-PDF) (Arkivita el la 15a de majo 2018 en Internet Archive) Alirita la 2an de aprilo 2020.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ametralladora en la hispana Vikipedio.