Maŝreko (arabe مشرق) estas geografia esprimo kun ne tute klara difino. Post la araba-islama ekspansio en la 7a-jarcento ĝi estas regiono en la mezoriento. Ĝenerale al Maŝreko apartenas la landoj norde de Saud-Arabio kaj oriente de Egiptio, do Israelo, Sirio, Jordanio, Libano, Irako kaj Kuvajto. Ofte tamen ankaŭ Egiption oni kalkulas inter la Maŝreko-ŝtatoj.

Maŝreko
Regiono
regiono [+]

- koordinatoj30° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)3034Koordinatoj: 30° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)
Areo2 700 000 km² (270 000 000 ha) [+]


Maŝreko (Egiptio)
Maŝreko (Egiptio)
DEC

Map
Maŝreko
vdr
Mapo de Maŝreko

En kelkaj konceptoj la Maŝreko-ŝtatoj estas la malo al la magrebo. Laŭ tiu koncepto ankaŭ Saud-Arabio kaj eĉ Sudano apartenas al la Maŝreko-ŝtatoj.

Laŭ la uzo de Eŭropa Unio al la Maŝreko-ŝtatoj apartenas Egiptio, Libano, Jordanio, Sirio kaj la aŭtonomaj palestinaj teritorioj.

Vortdeveno redakti

La vorto maŝreko venas de la araba konsonanta radiko sh-r-q (ش ر ق), kiu rilatas al la oriento, al la sunleviĝo. Baze ĝi signifas "oriento", literature "loko de sunleviĝo". En tiu senco ĝi estas la kontraŭo al la vorto magrebo, (مغرب) en la signifo de "okcidento".

Egiptio redakti

Specialan situacion posedas Egiptio. Tio pro la historio kaj pro la situo sur la afrika kontinento. Post la araba-islama konkero kulture kaj lingve ĝi apartenas al Maŝreko. Ĝi limas tiel rekte al Magrebo.