MacBook Air estas treege maldika tekokomputilo. Ekzistas du kompletoj de MacBook Air, 11" kaj 13"; kun pezo de 1,08 kg kaj 1,35 kg respektive (depende de la aranĝo). Temas pri tekokomputilo kiu uzas fulmomemoron.

MacBook Air
modelo de komputilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Partoprenanta MacBook Air • MacBook Air vd
TTT Oficiala retejo
vdr
MacBook Air 2018 Retina
MacBook Air

Specifikaĵoj redakti

Ekrano Ekrano retrolumigata per LED de 11,6 coloj (1 366 x 768) aŭ 13,3 coloj (1 440 x 900)
Vidkarto Integrita Intel HD 6000 kun 1536 MiB de RAM rezervitaj. Elportas eksteran ekranon kun rezolucio ĝis 3840 per 2160 pikseloj
Memoro Fulmomemoro de 128 GB ĝis 512 GB.
Procesoro Core i5 de Intel kun duobla nukleo je 1,6 GHz (Turbo Boost je ĝis 2,7 GHz) kun 3 MB de kaŝmemoro de nivelo 3 partigita

Opcio de konfiguracio kun Core i7 de Intel kun duobla nukleo je 2,2 GHz (Turbo Boost je ĝis 3,2 GHz) kaj 4 MB de kaŝmemoro de nivelo 3 partigita

Sono Stereo-laŭtparoliloj, duobla mikrofono, Jack-konektilingo por aŭdiloj, kongruaj kun la aŭdiloj de Apple kun regilo kaj mikrofono de iPhone kaj iPod.
Ĉefmemoro · 11”: 4 GiB 1600 MHz LPDDR3 SDRAM aŭ 8 GiB 1600 MHz LPDDR3 SDRAM

· 13”: 4 GiB 1600 MHz LPDDR3 SDRAM aŭ 8 GiB 1600 MHz LPDDR3 SDRAM

Wi-Fi Sistemo de sendrata reto AirPort Extreme Wi-Fi (bazita sur la specifikaĵo IEEE 802.11ac); kongrua kun IEEE 802.11a/b/g/n.
Optika disko Neniu interna. Ekstera unuo "SuperDrive" havebla aparte.
Retfotilo HD Integrita je 720p
Daŭro de la pilo 9 (11") - 12 (13") horoj en sendrata modo kaj 30 tagoj en ripoza modo.
Bludento Sendrata teĥnologio Bluetooth 4.0
Konektingoj 1x MagSafe 2, 2x USB 3.0, 1x Thunderbolt 2 (kongrua kun Mini DisplayPort), 1x Aŭdio, 1x Ingo por memorkartoj SDXC (Nur en kompletoj de 13")
Klavaro Retrolumigata plena klavaro kun 78 (Usono) aŭ 79 (ISO) klavoj, enhavanta 12 klavojn de funkcio kaj 4 klavojn de direkto (en formo de renversita “T”).
Tuŝplato Tuŝplato Multi-Touch por preciza kursoro-kontrolo; subteno por inercia movo, pinĉado, rotacio, glitado, glitado per tri fingroj, glitado per kvar fingroj, tuŝo, duobla tuŝo kaj trenado
Operaciumo macOS Yosemite (10.10) aŭ pli frua
Teko Teko Unibody farata el unu peco de aluminio.

· 11”: Alteco: de 0,3 ĝis 1,7 cm; Larĝeco: 30 cm; Profundo: 19,2 cm; Pezo: 1,08 kg · 13”: Alteco: de 0,3 ĝis 1,7 cm; Larĝeco: 32,5 cm; Profundo: 22,7 cm; Pezo: 1,35 kg

Mediaj prikonsideroj redakti

 
Steve Jobs prezentas MacBook Air

Laŭ Apple, MacBook Air estas la plej ekologia tekokomputilo iam fabrikita. Ĝia tuta kovrilo estas farita el aluminio, kaj ĝia ekrano enhavas nek arsenikon, nek hidrargon. La integraj cirkvitoj enhavas nek BFR, nek PVC. Krome, la teko havas volumenon 56% malpli grandan ol la normala MacBook. MacBook Air ankaŭ estas la unua tute recikligebla tekokomputilo de Apple. Ankaŭ MacBook Air estas dezajnita kun la sekvaj funkcioj por redukti la median efikon:

  • Altgrade recikligebla aluminia strukturo
  • Ekrano retro-lumigita per LED sen hidrargo
  • Kristalo sen arseniko
  • Sen BFR
  • Sen PVC
  • Plenumas la postulojn de ENERGY STAR 5.2
  • Ora atestilo de EPEAT

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo MacBook Air en la hispana Vikipedio.