La Macchi M.C.202 "Folgore" estis itala ĉefa ĉasaviadilo dum la Dua Mondmilito. Ĝi estis unumotora, monoplana avio projektita de Mario Castoldi en 1940 de "Aeronautica Macchi" en Italio kaj produktita de "Breda-SAFAT", "S.A.I. Ambrosini" ekde 1941 ĝis la 1943. La aviadilo utiligis la germanan motoron DB61A.

La enverguro de avio estis 10.58 m, ĝia longo 8.85 m, ĝi pesis 2350 kg.

La prototipo de Macchi M.C.202
Macchi M.C.202 pilotita de Franco Lucchini

Plenumoj redakti

La aviadilo estis tre facile manipulebla, ĝia maksima rapideco 600 Km/h de supreniro estis tre bona: 25 m/s. La aŭtonomio de la Macchi 202 estis de 760 km kaj la tanĝo de 11 500 m.

Armilprovizo redakti

La avio ne havis sufiĉan armilprovizon; por rezisti al malamikaj ĉasaviadoj ĝi nur disponis de du mitraloj "Breda-SAFAT" de 12.7 mm kaj okaze de du aldonaj aliaj mitraloj de 7.7 mm.

Operaca uzado redakti

La avio batalis en ĉiuj Italaj operacaj zonoj.

Utiligantoj redakti

Ĉefe la Macchi 202 estis uzita de Itala "Regia Aeronautica" , sed la Luftwaffe aĉetis almenaŭ dek du aviadilojn kaj transdonis poste ilin al Sendependa Ŝtato Kroatio. Post la Itala armistico de 8-a de septembro 1943 aviadiloj fariĝis kaj al "Aviazione Nazionale Repubblicana" kaj al "Aeronautica Cobelligerante Italiana".