Maciej Geller

Pola fizikisto

Maciej Mikołaj Geller (naskiĝis la 6-an de decembro 1941 en Varsovio, mortis la 20-an de januaro 2014) – pola biofizikisto, doktoro habilita de fizikaj sciencoj, universitata lekciisto, aganto de opozicio en Pola Popola Respubliko, populariganto de scienco, direktoro de la ĉiujara Scienca Festivalo en Varsovio.

Vivo redakti

En 1964 li finis studojn en Fizika Fakultato de Varsovia Universitato. En 1969 iĝis diplomito de doktorigaj studoj, sed pro politikaj kaŭzoj defendis ilin nur en 1978. En 1995 surbaze de disertaĵo titolita Dinamikaj strukturaj ecoj de la centro de aktiva enzimo de elastazo esplorata de la metodo de molekula dinamiko akiris sciencan gradon de habilita doktoro de fizikaj sciencoj pri biofiziko.

Profesian laboron komencis duone de la 60-aj jaroj en kreita Biofizika Katedro en la universitato. Marte 1968 partoprenis en studentaj protestoj pro forigo de la spektaklo Dziady (Avoj) laŭ Adam Mickiewicz, en 1969 dum kelkaj monatoj estis arestita, liberiĝis pro amnestio. Maldungita de la laboro, ĝis 1973 restis sen konstanta engaĝo. En 1977 iĝis kunlaboranto de la Komitato por Defendo de Laboristoj kaj poste de la Komitato de Socia Memdefeno "KOR". De 1979 kunlaboris kun Pola Sendependeca Kompreniĝo. En 1980 eniris al Solidareco, prezidis fakan komisionon en Varsovia Universitato, en 1981 mallonge gvidis Tutpollandan Interkompren-Komitaton de la Scienco. Post enkonduko de la milita stato en Pollando prezidis al malkaŝaj strukturoj de la asocio en la altlernejo okupiĝante pri distribuo de neoficialaj eldonaĵoj (samizdato).

Profesie de 1973 denove ligita al Varsovia Universitato, de 1983 kiel scienca laboranto de la Fizika Fakultato. Fine de la 80-aj jaroj estis stipendiulo de Texas A&M University en College Station (Teksaso). En 1996 iĝis direktoro de Scienca Festivalo en Varsovio.

Honoraj mencioj kaj distingoj redakti

En 2012 prezidento Bronisław Komorowski, pro eminentaj atingoj en scienc-esplora laboro kaj didaktika agado, pro meritoj favore al scienco en Pollando kaj eksterlande kun kontribuado al internacia scienca kunlaboro, distingis lin per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. En 2009 Lech Kaczyński, pro eminentaj meritoj en agado por demokratiaj ŝanĝiĝoj en Pollando, pro atingoj en entreprenata kun utilo por la lando profesia kaj socia laboro, atribuis al li Oficiran Krucon de la sama Ordeno.

En 1998 distingita per la Premio je la nomo al Profesoro Hugo Steinhaus.

Bibliografio redakti