Maciej Norbert Popko (naskiĝis la 3-an de decembro 1936 en Częstochowa, mortis la 22-an de novembro 2014 en Varsovio) - pola orientalisto, hititologo, profesoro en Orientalistika Fakultato de Varsovia Universitato. Montgrimpisto, organizanto kaj ĉefo de polaj ekspedicioj en montoj de Azio.

Maciej Popko
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1936 (1936-12-03)
en Częstochowa
Morto 22-an de novembro 2014 (2014-11-22) (77-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Northern Communal Cemetery in Warsaw
Lingvoj germanapolaangla
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo orientalisto • filologo • universitata instruisto
vdr

Scienca agado redakti

Li ĉefe okupiĝas pri Malgrand-Azio

Grimpado redakti

Maciej Popko grimpas somere kaj vintre en Tatroj (de 1953), Dolomitoj kaj Francaj Alpoj. Li gvidis pionirajn ekspediciojn en montaroj de Turkio (1967, 1968) kaj ekspedicion en Afganio, lime de Pamiro kaj Hindukuŝo. Redaktoro kaj kunaŭtoro de unu el la plej bonaj lernolibroj de montgrimpado en la pola lingvo titolita "Alpinizm" (1971 kaj 1974) kaj aŭtoro de pluraj prilaboraĵoj.

Plej gravaj verkoj redakti

  • Turcja (Turkio), Wiedza Powszechna, Warszawa 1971, 1984, 1987
  • Góry pod półksiężycem (Montoj sub la duonluno), Iskry, Warszawa 1974
  • Mitologia hetyckiej Anatolii (Mitologio de hitita Malgrand-Azio, Wydawnictwa Artystyczne i Filmowe, Warszawa 1976, 1980, 1987
  • Religie starożytnej Anatolii (Religioj de antikva Malgrand-Azio), Iskry, Warszawa 1980
  • Magia i wróżbiarstwo u Hetytów (Magio kaj aŭgurado ĉe hititoj), PIW 1982
  • Wierzenia ludów starożytnej Azji Mniejszej (Kredoj de popoloj de antikva Malgrand-Azio), MAW, Warszawa 1989
  • Huryci (Huritoj), Warszawa 1992, 2005
  • Zippalanda, ein Kultzentrum im hethitischen Kleinasien (Universitätsverlag C. Winter, Heidelberg 1994)
  • Religions of Asia Minor, Wydawnictwo ademickie DIALOG, Warszawa 1995
  • Ludy i języki starożytnej Anatolii (Popoloj kaj lingvoj de antikva Malgrand-Azio), DIALOG, Warszawa 1999, ISBN 83-88238-01-9
  • Völker und Sprachen Altanatoliens, Harrassowitz Verlag, Wiesbaden 2008, ISBN 978-3-447-05708-0.

Bibliografio redakti

  • Piotr Taracha (Hrsg.): Silva Anatolica. Anatolian Studies Presented to Maciej Popko on the Occasion of His 65th Birthday, Agade, Varsovio 2002, ISBN 978-8-387-11112-0, p. 143–146.

Eksteraj ligiloj redakti