Madagaskara abelmanĝulo

La Madagaskara abelmanĝulo (Merops superciliosus) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en Afriko kaj Azio, sed foje aperas en Eŭropo, kie ne konfuzeblas kun la Eŭropa abelmanĝulo, kiu estas bruneca supre, dum tiu ĉi specio estas verda supre kaj sube.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara abelmanĝulo
Madagaskara abelmanĝulo
Madagaskara abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. superciliosus
Merops superciliosus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas simila al la Filipina abelmanĝulo (kelkaj konsideras ununuran specion), sed ne havas bluajn pugon aŭ voston. Sed, kiel tiu, montras, krom la nigra traokula strio kiu konektas kun la nigra beko, kiel ĉe multaj abelmanĝuloj, blankecajn (en Afriko) aŭ bluecajn (en Azio) supran kaj suban mallarĝajn striojn kaj ruĝecan gorĝon. En la nigra traokula strio kontrastas la ruĝa okulo. La brusto kaj ventro estas verdaj, kiel la dorso.

Tiu ĉi specio preferas en Madagaskaro kaj Komoroj malferman kamparon, kiel ekzemple terkulturejojn, sed en kontinenta Afriko (el Etiopio al Sudafriko) ĝi estas pli diversa specio, ĉar troviĝas en savanoj, ebenaĵoj, ĉe akvo kaj en manglejoj. En Azio preferas humidejojn. Laŭ tiu ampleksa disvastiĝo la nomo de Madagaskara abelmanĝulo estus neĝusta, sed tradicie oni uzas tiun; krome kelkaj fakuloj konsideris, ke la aziaj birdoj apartenus al distinga specio kaj tiu ĉi nomo restus pli ĝusta.

La kutimaro estas simila al tiu de aliaj abelmanĝuloj. Ĝi ĉasas el gvatejoj, ĉu kablo ĉu arbo, de kie atakas la pretereflugantajn insektojn kaj revenas al gvatejo por frapi la predon ĝis forigi la pikilon, se ĝi estas venena. Nokte ili ripozas en koloniaj ripozejoj.

En Afriko la specio estas sufiĉe nemigranta; nur ĉe Zambio kaj Malavio estas kelkaj movoj. En Azio estas pli migranta, ĉefe el Barato al Indonezio.

Kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, ankaŭ tiuj ĉi elfosas tunelon por reproduktiĝi ĉu kiel izolita paro ĉu en kolonio ĝis de cento da paroj. En la tunelo la ino demetas 5 al 7 ovojn, sed en Madagaskaro nur 2 aŭ 3.

Kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj, ankaŭ tiuj ĉi manĝas ĉefe insektojn, sed diverse laŭ la regionoj. En Madagakaro ĉefe grilojn, vespojn, muŝojn, papiliojn, ktp. En Barato ĉefe libelojn, abelojn kaj vespojn.

Referencoj redakti