Madagaskaraj veprejoj

La madagaskaraj veprejoj ( ankaŭ konataj kiel madagaskaraj dornarbaroj ) estas tersupraĵa ekoregiono el la madagaskara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de samnoma tutmondaj 200-unuo kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo "Madagaskaro kaj la hindoceanaj insuloj".. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Madagaskaro.

Madagaskaraj veprejoj
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoMadagaskaro

Koordinatoj24° 54′ 0″ S, 44° 12′ 0″ O (mapo)-24.944.2Koordinatoj: 24° 54′ 0″ S, 44° 12′ 0″ O (mapo)

Areo43 400 km² (4 340 000 ha)

Biomoj de regionoDezertoj kaj kserofitaroj

Madagaskaraj veprejoj (Madagaskaro)
Madagaskaraj veprejoj (Madagaskaro)
DEC
Madagaskaraj veprejoj
Madagaskaraj veprejoj
Map
Madagaskaraj veprejoj
Vikimedia Komunejo:  Spiny Forest [+]
vdr
Situo de la ekoregiono.

La vegetaĵara tipo troviĝas sur malriĉaj substratoj kun malalta, nekonstanta vintra precipitaĵo. Laŭtakse 44 000 km2 estas kovritaj per tiu biotopo, ĉio en la sudokcidento de la lando. La ekoregiono enhavas elstaran proporcion de endemiaj plantospecioj.

Flaŭro redakti

Multaj el la madagaskar-veprejaj plantoj montras ekstremajn adaptaĵojn al trosekeco. Dornaj plantoj de la endemia familio Didiereaceae konstituas okulfrapan komponanton, precipe en la oriento. Ili estas lignecaj sed fore rilatigitaj al la kaktoj el la ordo de la kariofilaloj. La restanta komponanto de la densaĵoj estas dominita de membroj de la familioj de burseracoj, eŭforbiacoj, anakardiacoj kaj fabacoj, ĉiu el kiuj havas reprezentantojn aliloke.

Faŭno redakti

Konservado redakti

Ekzistantaj rezervejoj protektas maksimumon de 3% el la restanta vegetaĵaro. La Andohahela Nacia Parko prezentas limigitan protekton per sia "ero 3" sekcio. Aliloke la vepreja vivejo estas sub premo de homa ekspluatado. La precipaj influaj agadoj estas:

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. angle Crowley, Helen : Madagascar spiny thickets (AT1311), WWF Full report

Bibliografio redakti

  • angle Du Puy, D.J., and J. Moat 1996 : A refined classification of the primary vegetation of Madagascar based on the underlying geology: using GIS to map its distribution and to assess its conservation status. In : W.R. Lourenço (editor). Biogéographie de Madagascar. pp. 205–218, + 3 maps. Editions de l’ORSTOM, Paris.
  • angle Rakotomalaza, P. J., and N. Messmer 1999 : Structure and floristic composition of the vegetation in the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar. In : A floral and faunal inventory of the Réserve Naturelle Intégrale d’Andohahela, Madagascar: With reference to elevational variation. Fieldiana: Zoology, new series, 94: 51-96.

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj   Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj   Ĉado,   Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto   Eritreo,   Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj   Eritreo,   Etiopio,   Ĝibutio,   Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj   Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto   Angolo,   Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj   Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj   Jemeno,   Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj redakti