Madame de Sévigné

Marie de Rabutin-Chantal, konata kiel la markizino aŭ, pli simple, Sinjorino de Sévigné, estas franca verkintino de leteroj, naskiĝinta la 5-an de februaro 1626-a en Parizo, en la paroĥo Saint-Paul, kaj mortinta la 17-an de aprilo 1696 en la kastelo de Grignan (en la departemento Drôme).

Madame de Sévigné
Persona informo
Marie de Rabutin-Chantal, marquise de Sévigné
Naskonomo Marie de Rabutin-Chantal
Naskiĝo 5-an de februaro 1626 (1626-02-05)
en Parizo
Morto 17-an de aprilo 1696 (1696-04-17) (70-jaraĝa)
en Grignan
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per variolo vd
Tombo Collegiate Church Saint-Sauveur of Grignan vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Madame de Sévigné
Familio
Patro Celse-Bénigne de Rabutin vd
Patrino Marie de Coulanges vd
Edz(in)o Henri de Sévigné vd
Infanoj Françoise-Marguerite de Sévigné • Charles de Sévigné vd
Profesio
Okupo epistolisto • verkistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Devenoj kaj familio redakti

Filino de Celse-Bénigne de Rabutin (1596-1627), barono de Chantal, kaj de Marie de Coulanges (1603-1633), lia edzino, ŝi naskiĝis en la tiel nomata hotelo de Coulanges [urba domego], restadejo de ŝiaj patrinaj geavoj, Philippe la Unua de Coulanges (1565-1636) kaj Marie, naskita de Bèze, (1576-1634). La palaco troviĝas je la n-ro 1-bis sur la Reĝa Placo (nuntempe inter la 1-bis placo de Vogezoj kaj la 11-bis, strato de Birague) meze de la franca ĉefurbo, kie restas tiam liaj gepatroj. Baptita la morgaŭon, 6-an de februaro, en la preĝejo Saint-Paul de Parizo, ŝia naskiĝatestilo indikas ke ŝia baptopatro nomiĝas Charles Le Normand, sinjoro de Beaumont, «estro de maljuna regimento, guberniestro de La Fère kaj unua ĉefservisto de la Reĝo» kaj ke ŝia baptopatrino estas ŝia avino «Damo Marie de Bèze, edzino de Nobela Moŝto Philippe de Coulanges, konsilisto de la Reĝo en liaj ŝtataj kaj privataj konsilioj.» Oni donis al la infano la antaŭnomon de ŝia avino (kaj baptopatrino), Marie.

Celse-Bénigne de Rabutin de Chantal estis mortigata en la jaro 1627 dum la sieĝo de La Rochelle (1627-1628), sub la komando de la markizo Jean de Saint-Bonnet de Toiras kaj do postlasis vidvinon, Marie de Coulanges kaj orfinon, la unujaran etulinon Marie. Ses jarojn poste, ŝi ankaŭ perdis sian patrinon.

Vidu ankaŭ redakti