La Madrida Telfero estas la telfero de Madrido konstruita en la jaro 1967. Ĝi apartenis en la komencoj al la entrepreno Telfero de Rosales, S.A. Post interkonsento kun la urbodomo, estis transdonitaj 1.500 metrojn da tereno en Casa de Campo, por la konstruado kaj instalado de la telfero kaj la uzado por 35 jaroj. La telfero startas en la Avenuo de la Pentristo Rosales kaj finiĝas en la Casa de Campo. En la itinero ĝi superflugas la rozejon de la Okcidenta Parko, la stacidomon Príncipe Pío, la ermitejon Sankta Antono de La Florida kaj la riveron Manzanaro kaj finiĝas kune al la placo de la Perditaj Paŝoj en Casa de Campo. En tiu ĉi telferejo ekzistas restoracio-kafejo, parkejo kaj en la Avenuo de Rosales alia parkejo por 350 aŭtoj kaj restoracio, La Balkono de Rosales, de la sama entrepreno. Nuntempe ĝi apartenas al la entrepreno Parques Reunidos. Ekde ĝia inaŭguro pli da 8 milionoj da pasaĝeroj uzis ĝin en 5 milionoj da vojaĝoj. Ĉiujare estas uzata de 180.000 personoj kaj malfermiĝas en la plejparto de la jaro.

Vagonoj de la Madrida Telfero.

Eksteraj ligiloj redakti