Mary Jane "Mae" West (17an de aŭgusto, 1893 – 22an de novembro, 1980)[1] estis usona aktorino, kantistino, dramaturgo, scenaristo, komediisto, kaj seksa simbolo kies distrartista kariero daŭris sep jardekojn, konata pro sia frivola duoblesencemo kaj forta seksa sendependeco.

Mae West
Persona informo
Mae West
Naskonomo Mary Jane West
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1893 (1893-08-17)
en Broklino, Nov-Jorko,  Usono
Morto 22-an de novembro 1980 (1980-11-22) (87-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Cypress Hills Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Mae West
Familio
Edz(in)o Guido Deiro vd
Profesio
Alia nomo Jane Mast vd
Okupo dramaturgo • televida aktoro • filmaktoro • scenaristokantistoverkisto • teatra aktoro • komikisto • aŭtobiografo • aktoro vd
Aktiva dum 1911–1978 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

West estis aktiva en vodevilo kaj en teatro en Novjorko antaŭ translokiĝi al Holivudo iĝis komediisto, aktorino kaj verkisto en la industrio de kino, same kiel ŝi aperis en radio kaj televido. La Usona Kininstituto listigis ŝin kiel la 15an inter la plej grandaj stelulinoj de la klasika usona kinarto.

Ofte uzante rimarkindan voĉon de kontraldo,[2] West estis unu el la plej polemikaj kinstelulinoj de sia epoko kaj ŝi trafis multajn problemojn, speciale cenzuron. Ŝi prifajfis la sistemon, farante komedion el konvenciaj kutimoj, kaj la publiko de la epoko de la Depresio admiris ŝin pro tio. Kian ŝia kinkariero finis, ŝi verkis librojn kaj teatraĵojn kaj plue ludis en Las Vegas, en la Unuiĝinta Reĝlando, en radio kaj televido kaj registris albumojn de Rokenrolo. Iam oni demandis al ŝi pri la diversaj klopodoj kiuj malhelpis ŝian karieron, al kio ŝi respondis: "Mi kredas en cenzuro. Mi riĉiĝis el ĝi."[3][4]

Diskaro redakti

Albumoj:

  • 1956: The Fabulous Mae West; Decca D/DL-79016 (several reissues up to 2006)
  • 1960: W. C. Fields His Only Recording Plus 8 Songs by Mae West; Proscenium PR 22
  • 1966: Way Out West; Tower T/ST-5028
  • 1966: Wild Christmas; Dragonet LPDG-48
  • 1970: The Original Voice Tracks from Her Greatest Movies; Decca D/DL-791/76
  • 1970: Mae West & W. C. Fields Side by Side; Harmony HS 11374/HS 11405
  • 1972: Great Balls of Fire; MGM SE 4869
  • 1974: Original Radio Broadcasts; Mark 56 Records 643
  • 1987/1995: Sixteen Sultry Songs Sung by Mae West Queen of Sex; Rosetta RR 1315
  • 1996: I'm No Angel; Jasmine CD 04980 102
  • 2006: The Fabulous: Rev-Ola CR Rev 181

Almenaŭ 21 unuopaĵoj (78 rpm kaj 45 rpm) estis publikigitaj el 1933 ĝis 1973.

Bibliografio redakti

  • West, Mae (1930). Babe Gordon. The Macaulay Company.
  • West, Mae (1932). Diamond Lil Man. Caxton House.
  • West, Mae (1970) [1959]. Goodness Had Nothing to Do with It. Prentice-Hall. ISBN 978-1-86049-034-7.
  • West, Mae (1975). Mae West on Sex, Health and ESP. W.H. Allen. ISBN 978-0-491-01613-1.
  • West, Mae (1975). Pleasure Man. Dell Pub. Co. ISBN 978-0-440-07074-0.
  • West, Mae; Weintraub, Joseph (1967). The Wit and Wisdom of Mae West. G.P. Putnam. ISBN 978-0-399-50549-2.

Notoj redakti

  1. Cullen, Frank; Hackman, Florence; McNeilly, Donald (2007). Vaudeville, Old & New: An Encyclopedia of Variety Performers in America. Routledge. p. 1183. ISBN 978-0-415-93853-2.
  2. Doherty, Thomas (Februaro 2009). Hollywood's Censor: Joseph I. Breen and the Production Code Administration. ISBN 978-0-231-14359-2. Alirita la 23an de februaro 2019.
  3. "Actress Mae West Sentenced for "Sex"". Arkivigite je 2019-04-07 per la retarkivo Wayback Machine History Channel. Alirita la 23an de februaro 2019.
  4. Karen Weekes (15a de februaro, 2011). Women Know Everything!. Quirk Books. p. 86. ISBN 978-1-59474-545-4. Alirita la 23an de februaro 2019.