Magda Kempner
KEMPNER Magda, edzino de Pál Radó, estis hungara poetino kaj verkistino naskita en la vilaĝo Pusztabábocka proksime de la nuna urbo Oradea [oradja] (hungare Nagyvárad [nagjvarad]; germane Großwardein), en Hungara reĝlando, parto de Aŭstrio-Hungario, la 24-an de septembro 1894 kaj mortinta en Aŭŝvico aŭtune en 1944.
Magda Kempner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1894 |
Morto | 30-an de novembro 1943 (49-jaraĝa) en Aŭŝvico |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Pál Radó |
Okupo | |
Okupo | poeto • sciencfikcia verkisto |
Kariero redakti
Kempner Magda devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon pri matematiko-fiziko en Budapeŝto. Inter 1928 kaj 1944 ŝi estis direktorino de supera komerca knabina lernejo. Ŝi instruis ankaŭ arthistorion. Oni elektis ŝin anino de la literatura societo Szigligeti Társaság.
Verkoj redakti
- Ritmus (poemoj, Nv. 1924)
- Magányosok (poemoj, Nv. 1924);
- Virradattól alkonyatig poemoj, Nv. 1924);
- Integrállények (romano, Korunk Könyvtára 4. Kv. 1926);
- Versek (Nv. 1940).