Magdalena ŚRODA (naskiĝis la 7-an de januaro 1957 en Varsovio) estas pola etikisto, filozofo, publicisto kaj feministo. Ŝi okupiĝas pri historio de etikaj ideoj, praktikada etiko, politika filozofio kaj virinecaj demandoj. Środa estis pola vicministro en la registaro de Marek Belka. Ŝi estas konstanta felietonisto de Gazeta Wyborcza kaj preleganto de Varsovia Universitato.

Magdalena Środa
Persona informo
Magdalena Środa
Naskiĝo 7-an de januaro 1957 (1957-01-07) (67-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio vd
Partio Verduloj 2004 vd
Familio
Edz(in)o Krzysztof Środa vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • politikisto vd
Doktoreca konsilisto Henryk Jankowski vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter la 16-a de aŭgusto 2004 kaj la 4-a de novembro 2005 ŝi estis Rajtigito de Registaro pri Egala Statuso de Virinoj kaj Viroj.

En 2009 Środa, rekomendita de Verduloj 2004, kandidatiĝis en eŭropaj balotoj el listo de Interkonsento por Futuro. Ŝi ricevis 10 798 voĉojn (2,25% de ĉiuj voĉoj en ŝia distrikto)[1].

Interesaĵo redakti

Julie 2011 Apelacia Juĝejo en Varsovio ordonis pro misfamigo pardonpeti Telewizja Polska kun enpago de 10 mil zlotoj favore al Fondaĵo je la nomo Fratulo Albert, helpanta al mens-malkapabluloj.

Piednotoj redakti