Magdalena (rivero)

la ĉefa rivero de Kolombio

La rivero Magdalena (hispane : Rio Magdalena; Esperantigite : Magdaleno ) estas la ĉefa rivero de Kolombio. Ĝi longas proksimume 1 540 kilometrojn, kaj fluas el sudo al nordo tra la okcidenta duono de la lando. La nomo de la rivero devenas de la biblia persono Maria Magdalena. Ĝi estas plejparte navigebla.

Magdalena (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 528 km
Fluo
Geografio
Landoj Kolombio
Regionoj [[]]
Map
vdr
Mapo de la rivero

La fonto de la rivero situas en la suda parto de Kolombio, kie apartiĝas la du andaj montaroj Cordillera Central kaj Cordillera Oriental, en la departemento Ujlao. La rivero sekve fluas nordorienten, en granda valo inter la du montaroj. Ĝi atingas la Kariban Maron je la urbo Barranquilla, en areo konata kiel "Bocas de Ceniza".

La Magdalena Rivervalo estas parto de regiono Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj signita kiel biodiverseco-varmpunkto de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Vidu ankaŭ redakti