Magdalenaninoj (latine Ordo Sanctae Mariae Magdalenae de poenitentia, mallongigo: OSMM) estas romkatolika ordeno virina. Hodiaŭ ekzistas nur ĝia pola branĉo.

Historio redakti

La ordeno estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1230 en Germanlingvio, donacite far la pastro Rudolf von Worms en Worms; temas pri la plej malnova ekskluzive virina ordeno de la Katolika Eklezio. Ĝi havis multajn monakinejojn en ĉiuj partoj de la Sankta Romia Imperio kiel ankaŭ en Hungario kaj Pollando. Patronino estis Maria Magdala, la konvertiĝinta pekulino el la Nova Testamento.

Laŭ la modelo de la patronino la celo de la ordeno estis unue la helpo de pentopretaj surstrataj ĉiesulinoj. Ekde ĉ. 1250 ili ankaŭ zorgis pri negeedziĝintoj el burĝaj familioj. La Blankaj virinoj vivis laŭ la regulo de Sankta Aŭgusteno portante modestajn blankajn vestaĵojn kaj dormante vestitaj kaj beltitaj sur pajlo kaj lana tuko. Neniam permesitis al ili neniofarado. Pro la centra ideo de konvertiĝo kaj la forlaso de antaŭaj vivokonceptoj ili nomiĝis ankaŭ pentistinoj (latine: poenitentes). Pro iliaj blankaj uniformoj oni nomis ilin ankaŭ Blankaj virinoj.

Historio redakti

Germana branĉo redakti

Pro Reformacio la plejparto de la magdalenaninaj monaĥinejoj sekulariĝis ĝis 1550. Restis nur du domoj en Malsupra Silezio en Nowogrodziec kaj en Szprotawa, krome unu en Lubań kaj unu en Hildesheim. La laste menciita malfonditis laŭ ŝtata ordono en 1810 kaj ĝiaj posedaĵoj eksproprietiĝis.

Ĝis 2004 ekzistis ankoraŭ lasta domo en Vilsbiburg-Seyboldsdorf en Bavario kies origino ŝuldiĝis al post 1945 el Lubań fare de polaj instancoj forpelitaj fratinoj. Tiu ĉi monakinejo devis esti fermita pro troa aĝo de la loĝantoj kaj malespero je junaj novicinoj. La restintaj fratinoj ekvivis en hejmo en Obernzell. La lasta magdalenanino mortis en julio 2016. [1]

Pola branĉo redakti

Ja ekzistas hodiaŭ ankoraŭ pola branĉo de tiu ĉi ordeno, kies statuto egalas al tiu de la iamaj germanaj fratinoj. Pro perbomba detruo de la originala monakejo en Lubań - kies ruinoj ne plu rekonstruitis - la fratinoj (pole: Magdalenki) transprenis la iaman konventon de Sankta Antono. Ekde la 1990-aj jaroj ekzistas filio en Bayreuth, kiu fonditis laŭ instigo de dekano Siegbert Keiling (li mem naskiĝis en Lubań) kaj kiu staras sub la patroneco de Benedikto de Nursio. Ekde 2009 polaj magdalenaninoj agadas ankaŭ en Erfurto. Estas ilia tasko zorgi pri la studentoj en la Porpastra Seminario de Erfurto.

Interesa detalo redakti

En la ARD-televidserio Um Himmels Willen la monakinoj de la fikcia monaĥinejo Kaltenthal estas magdalenaninoj. Tamen iliaj frokoj ne kongruas al la historia ordenaj roboj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magdalenerinnen en la germana Vikipedio.

Literaturo redakti

  • Paul Skobel: Das Jungfräuliche Klosterstift zur Heiligen Maria Magdalena von der Buße zu Lauban in Schlesien von 1320–1821. Hrsg. und ergänzt bis zur Gegenwart von Edmund Piekorz. Konrad Theiss, Aalen und Stuttgart 1970.
  • Kurt Köster: Mainz in der Geschichte des Reuerinnen-Ordens. In: Jahrbuch für das Bistum Mainz, Jg. 3 (1948), S. 243–272.
  • Jörg Voigt: Beginen im Spätmittelalter. Frauenfrömmigkeit in Thüringen und im Reich. Böhlau, Köln 2012, ISBN 978-3-412-20668-0 (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen, Kleine Reihe, Band 32; Dissertation Uni Jena 2009).

Notoj redakti

  1. Rudolf Lehner: Die letzte Schwester vom Orden der Magdalenerinnen. En: Landshuter Zeitung de la 15.7.2016, p. 21.